Masko estas ŝirmilo por vizaĝo, uzata por kaŝi sian identecon (per nerekonebleco de la vizaĝo) aŭ por ŝirmi vizaĝon de damaĝo.
Maskoj estas uzataj en karnavaloj, teatroj, ankaŭ dum religiaj ritoj en kelkaj kulturoj.
Laŭ Francisko Azorín masko estas Artefarita vizaĝo kun pli malpli karikaturaj trajtoj. Oni uzas ĝin diverscele; ĉar la antikvaj aktoroj uzis ĝin ĉe teatraj sceno, ĝi estas alegorio de la teatra arto. Li indikas etimologion el la araba maskara (maskulo, bufono). Kaj li aldonas la terminon maski, por kaŝi per masko.
Pri la koncepto de "masko" en psikologio vd. Masko (psikologio).
En iuj landoj kovrado de vizaĝo en publikaj lokoj estas malpermesita.
En oktobro 2019 la ĉefadministrantino de Hongkongo, Carrie Lam anoncis malpermeson kontraŭ maskoj, aplikota al homoj ĉeestontaj "kontraŭleĝajn" kunvenojn, kiuj uzas perforton, kaj ĝi ekskluzivas tiujn kiuj maskas sin pro "legitima bezono". Tio okazis kadre de politikaj protestoj en la urbo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Masko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.