Tamizo (angle Thames) estas rivero en suda Anglio kiu trafluas Londonon.
Ĝi fontas ĉe Cirencester en la montetoj de la Cotswolds, fluas orienten al Oxford (kie ĝi nomiĝas Isis), poste suden al Reading kaj tiam ĝi meandras tra Londono. Ĉe Southend-on-Sea ĝi elfluas kun larĝa estuaro en la Nordan Maron.
Tamizo | |
angle Thames | |
Rivero | |
Tamizo en Londono | |
Oficiala nomo: Thames | |
Lando | Anglio |
---|---|
Counteoj | Gloucestershire, Wiltshire, Oxfordshire, Berkshire, Buckinghamshire, Surrey, Essex, Kent |
Metropola Counteo | Granda Londono |
Grandurboj/Urboj | Lechlade, Oksfordo, Abingdon-on-Thames, Reading, Henley-on-Thames, Marlow, Maidenhead, Windsor, Staines, Walton-on-Thames, Londono, Dartford, Southend-on-Sea |
Pontoj | Ponto de Londono, Tower Bridge, Millennium Bridge |
Fontrivero | |
- situo | Thames Head, Gloucestershire, UK |
- alteco | 110 m |
- koordinatoj | 51° 41′ 44″ N 2° 1′ 49″ U / 51.69556 °N, 2.03028 °U |
Estuaro | Estuaro de Tamizo, Norda Maro |
- situo | Southend-on-Sea, Essex, UK |
- alteco | 0 m |
- koordinatoj | 51° 30′ N 0° 39′ O / 51.500 °N, 0.650 °O |
Longo | 346 km (215 mi) |
Akvokolektejo | 12 935 km² (1 293 500 ha) |
Trafluo | Londono |
- mezproksima | 65,8 m³/s |
- eniro en Oksfordo | 17,6 m³/s |
- foriro el Oksfordo | 24,8 m³/s |
- Reading | 39,7 m³/s |
- Windsor | 59,3 m³/s |
| |
Vikimedia Komunejo: Thames | |
La Bariero ĉe Tamizo, en angla Thames Barrier, estas retirebla bariersistemo super la rivero Tamizo, kiu estis desegnita por eviti, ke la ĉerivera ebenaĵo de plej el la Granda Londono estu inunditaj de escepte altaj tajdoj kaj ŝtormoj venantaj el la Norda Maro.
La Tamiza Tunelo (angle Thames Tunnel) estas subakva tunelo kiu kuras sub la rivero Tamizo en Londono. Ĝi estas 11 metrojn larĝa, 6 metrojn alta kaj 396 metrojn longa kaj situas 23 metrojn sub la akvosurfaco (mezurita ĉe fluso). Konstruita inter 1825 kaj 1843, la tunelo estis la unua tunelo estanta kompletigita sub navigebla rivero.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tamizo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.