La tablomonto (angle.
Table Mountain) de Kaburbo situas en la norda parto de montoĉeno sur la Kabo-duoninsulo. Sude de ĝi troviĝas la tiel nomata Bonespera Kabo. La plej alta punkto de la tablomonto estas la Maclear’s Beacon ĉe la nordorienta fino de la rokebenaĵo kun 1087 metroj super la marnivelo. Entute la tablomonta mezuras areon de ĉirkaŭ 6500 hektaroj.
Tablomonto | |||
---|---|---|---|
monto • vidindaĵo | |||
supermara alteco | 1 087 m | ||
Geografia situo | , 18° 24′ O -33.95731388888918.40310833333333° 57′ S, 18° 24′ O | ||
| |||
| |||
La tablomonto konsistas ĉefe el blanka, malmola grejso. Sub ĝi estas tavolo el granito-ardezo, la tiel nomata Malmesbury Bed. La tablomonto aĝas ĉirkaŭ 600 milonoj da jaroj. Origine ĝi havis 5-foje pli grandan altecon ol hodiaŭ. La hodiaŭa aspekto devenas el ventoerozio kaj akvoerozio. Pro fendetoj en la grejso sukcesis enveni akvo kaj tiel la roko iom post iom enkaviĝis.
La tablomonto estas tute proksime al Kaburbo kaj ĝi fakte estas la mezo de la urbo. Se estas bona vetero oni ankaŭ povas vidi ĝin en la Nacia Parko de la okcidenta bordo (Nacia Parko Tablomonto)
Sur la tablomonto ekzistas unika biodiverseco. Oni ĝis nun scias pri ĉirkaŭ 1400 diversaj plantspecioj. Tio estas pli ol en tuta Britio. Multaj el tiuj plantoj estas endemiaj, ĉar ili ne troviĝas en iu alia loko de la mondo.
La tablomonto estas unu de la plej ofte vizitataj vidindaĵoj de Sud-Afriko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tablomonto (Sudafriko), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.