Ruĝecflugila Sturno

La Ruĝecflugila sturno, Onychognathus morio, estas birdo de la familio de Sturnedoj kaj genro Onychognathus de afrikaj sturnoj karakterizitaj pro ruĝecaj (al brunecaj) unuarangaj flugilplumoj, tre rimarkindaj dumfluge.

Maskloj estas tipe ĉefe brilnigraj, dum inoj estas malhelgrizaj, kio estas kazoj de seksa duformismo. Tiu ĉi estas birdo indiĝena de Orienta Afriko el Etiopio al Kablanda Provinco en Sudafriko. Origine reproduktiĝas ĉefe sur rokaj klifoj, elstaraĵoj kaj kanjonoj, sed ĝi estas nuntempe komuna en urbaj areoj, kie uzas konstruaĵojn kaj aliajn artefaritajn strukturojn kiel nestolokoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecflugila sturno
Maskla ruĝflugila sturno ( Onychognathus morio ) en Natalo, Kvazulu-Natal, Sudafriko.
Maskla ruĝflugila sturno ( Onychognathus morio ) en Natalo, Kvazulu-Natal, Sudafriko.
Ruĝflugila sturno ( Onychognathus morio ) ino sur Tablomonto, Kaburbo, Sudafriko.
Ruĝflugila sturno ( Onychognathus morio ) ino sur Tablomonto, Kaburbo, Sudafriko.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Onychognathus
Specio: 'O. morio'
Onychognathus morio
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{300px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Ruĝecflugila Sturno
Aliaj Vikimediaj projektoj
Ruĝecflugila Sturno
Ruĝecflugila Sturno
vdr

La Ruĝecflugila sturno kontruas neston kovritan el herbo kaj bastonetoj kun elkota bazo, sur natura aŭ struktura kornico. La ino demetas 2–4, kutime 3, bluajn ovojn, kun ruĝecbrunaj punktoj. La ino kovas la ovojn dum 13–14 tagoj, kaj elnestiĝo okazas post pliaj 22–28 tagoj. Tiu sturno estas komune parazitata de la Tufkukolo.

La Ruĝecflugila sturno estas teritoriema, agresema kaj netolerema dum la reprodukta sezono, kaj atakas aliajn speciojn, inklude hejmajn animalojn kaj homojn.

La masklo de tiu 27–30 cm longa sturno havas ĉefe irizecan nigran plumaron, kun brikruĝaj flugilplumoj, kiuj estas rimarkindaj ĉefe dumfluge. La ino havas cindrogrizajn kapon kaj supran bruston. Junulo similas al masklo, sed ĝi estas malpli brila ol plenkreskulo, kaj havas brunajn pli ol malhelruĝajn okulojn. La etiopia subspecio O. m. rupellii estas pli longvosta ol la nomiga formo kaj interreproduktiĝas kun ĝi. Ĉiuj havas fortikajn bekojn iom korvecajn kaj nigrajn; ankaŭ la kruroj estas nigraj.

Tiu specio havas nombrajn fajfajn alvokojn, sed la plej familiara estas la kontaktalvoko, ĉer-leeeoo.

Kiel ĉe aliaj sturnoj, ankaŭ la Ruĝecflugila sturno estas ĉiomanĝanta, kaj prenas ampleksan gamon de semoj, beroj, nektaron kaj senvertebruloj. Kiel ties parencoj nome Bufagedoj, ĝi ripozas sur gregoj kaj antilopoj, serĉe de ektoparazitoj kiaj iksodoj. Ili manĝas ankaŭ kadavraĵojn kaj homajn manĝorubaĵojn. Ĝi estas tre gregema kaj formas grandajn arojn for de la reprodukta sezono.

Referencoj

  • Feare, Chris; Craig, Adrian. (1999) Starlings and Mynas. Princeton University Press. ISBN 0-7136-3961-X.
  • Sinclair, Hockey kaj Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa, ISBN 1-86872-721-1

Tags:

BirdoEtiopioKablanda ProvincoOnychognathusOrienta AfrikoSeksa duformismoSturnedojSudafriko

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

CDATAOrličky1986Listo de skulptistojListo da S-DeklarojPestoMostek (distrikto Ústí nad Orlicí)Moskva-SitiBeleco-konkursoKovelPluneretSamseksemoSovetunioTetraetilamonia bromidoCesaCourrouxISO 3166-1Vojo el RaateGianni BellaBaza enspezoUsama bin LadenSan FiliÁgnes NédaInternacia Junulara KongresoHospital (stacidomo)BaratoClara SchumannGermanioPetr TomašovskýImre FarkasVikioKarin Keller-SutterListo de stacioj de Moskva metroo67085 OppenheimerPregoljaHTMLArcaicam EsperantomAira SamulinNadine JansenChiesanuova (Italio)UsenetOberbippDomanín (distrikto Hodonín)Milena VelbaMonda heredaĵo de UneskoTove JanssonKlimatoPeintre20-a de apriloUniversala Esperanto-AsocioUniversala Tempo KunordigitaXMLPrivacy BadgerUrinadoSteinhausen ZGHungara lingvoVuelta a España 2015EnterpriseAdraNeprofitcela organizaĵoInterlingvaoStephenie MeyerSona ondoShabeellaha HoosePurpuraListo de Esperantigitaj programoj🡆 More