Nacia Parko de Tablomonto, antaŭe nomita Nacia parko de la kaba duoninsulo, estas nacia parko apud Kaburbo, en la Okcidenta Kablando, en Sudafriko.
Nacia Parko Tablomonto | ||
---|---|---|
national park of South Africa [+] | ||
Koordinatoj | , 18° 25′ 30″ O -33.966718.42533° 58′ 0″ S, 18° 25′ 30″ O | |
Areo | 225 km² (22 500 ha) [+] | |
Estiĝo | 1998 | |
Nacia Parko Tablomonto | ||
Vikimedia Komunejo: Table Mountain National Park [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La parko estis establita la 29-an de majo 1998 por protekti la naturan medion de la Tablomonta montaro kaj la endemian flaŭraron kaj veĝetaĵaron. La parko estas sub la protektorato de la estraro de Sanparks (Sudafrikaj Naciaj Parkoj). La Nacia Parko de Tablomonto havas du gravajn vidindaĵojn: Tablomonto, laŭ kiu la parko estis nomita, kaj la Bonespera Kabo, la plej malproksima punkto en Afriko direkte al la sudokcidento.
La parko kovras 225 000 hektarojn, kaj plie pliajn 1 000 km² da marbordaj akvoj kaj la strandon. Male al aliaj sudafrikaj parkoj, ĝi estas ĉirkaŭita de urboj kaj privataj biendomoj igante ĝin praktike libera eniro kun la ekzistantaj tri paspagpordegoj.
La parko etendiĝas de Signal Hill ĝis Lion's Head, Devil's Peak, Constantiaberg, la montoj de la suda duoninsulo ĝis Cape Point. La parko konsistas el tri partoj apartigitaj unu de la alia per urbaj areoj sur plata tereno.
Tiu ĉi parto inkluzivas jenajn pintojn: Signal Hill, Leonkapo, Tablomonto kune kun la Malantaŭa Tablo (malsupra parto de la Tablomonto), Diablo-Pinto, la ĉeno de dekdu apostoloj (dek sep pintoj laŭ la marbordo de Atlantiko) kaj Orange Kloof (areo sub strikta protekto, ne malfermita al turistoj).
Tiu parto estis kreita de la antaŭa Tablomonto Nacia Monumento, Cecilia Ŝtata Arbaro kaj Newlands Arbaro. La Kirstenbosch Botanika Ĝardeno ne estas oficiale inkludita en la teritorio de la parko, sed ĝiaj supraj partoj estas konservitaj sur simila bazo.
Ĝi etendiĝas trans la duoninsulon de Atlantiko ĝis la marbordoj de Falsa Golfo. Gravaj punktoj en ĉi tiu teritorio estas Constantiaberg, Steenberg Peak kaj la Kalk Bay Montoj. Ĝi estis formita de la antaŭa Tokai State Forest kaj la Silvermine Reserve.
Ĝi situas ĉe la suda pinto de la duoninsulo, etendiĝante de Cape Point kaj la Bonespera Kabo en la sudo ĝis Scarborough en Atlantiko kaj Simonstad super Falsa Golfo. Ĝi estis establita de la antaŭa Cape of Good Hope Reserve.
La Nacia Parko de Tablomonto estas parto de la naturprotekta komplekso de Cape Floral kun 2 285 plantospecioj (90% el kiuj, inkluzive de 300 endemiaj aŭ endanĝerigitaj), enskribitaj en la Listo de Unesko pri Monda Kultura kaj Natura Heredaĵo.
Estas malpli da bestoj ĉi tie ol en aliaj sudafrikaj parkoj. Malsovaĝaj rokaj hiraksoj kaj la grego de ĉakmaj pavianoj, alkutimiĝintaj vidi homojn, estas ofte renkontataj. Tie loĝas ankaŭ mungotoj, histrikoj, serpentoj, testudoj kaj karakaloj.
Estas granda kolonio de afrikaj pingvenoj sur la strando Boulders de Simonstad.
Kun 4.4 milionoj da vizitantoj ĉiujare, Tablomonto Nacia Parko estas la plej vizitata inter ĉiuj parkoj en Sudafriko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nacia Parko Tablomonto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.