Tübingen, esperante Tubingeno, estas pitoreska urbo ĉe la rivero Nekaro en la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio.
Tübingen | |||||||
| |||||||
universitata urbo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Tübingen | ||||||
Distrikto | Distrikto Tübingen | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 07071 07073 (Unterjesingen) 07472 (Bühl) | ||||||
Poŝtkodo | 72070–72076 | ||||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7400 | ||||||
Aŭtomobila kodo | TÜ | ||||||
Oficiala Municipokodo | 08416041 | ||||||
Subdivido | 23 urbopartoj (Stadtteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Boris Palmer | ||||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | ||||||
Partio de komunumestro | Verduloj | ||||||
Adreso de la administrejo | Am Markt 1 72070 Tübingen | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 92811 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | , 9° 3′ O 48.529.055555555555648° 31′ N, 9° 3′ O | ||||||
Alto super la marnivelo | 341 m | ||||||
Areo | 108,12 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.tuebingen.de/ | ||||||
En la jaro 1078 ĝi unuafoje estis dokumente menciita. La Universitato de Tubingeno, kiu forte karakterizas la vivon de la urbo, fondiĝis en 1477. Inter la famuloj, kiuj vivis kaj agadis en la urbo, estis ekz. Leonhart Fuchs, Friedrich Hölderlin, Keplero, Hegelo, Ludwig Uhland kaj Eduard Mörike. La urbo estas sidejo de samnoma distrikto kaj distriktaro, ene de la germana federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 92 811 loĝantojn.
Iom da statistiko:
Situo: 9° 15’ OR, 48° 23’ NO
Loĝantaro: ĉirkaŭ 81.000
Alteco: 307–515 m super la marnivelo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Estante universitata urbo plena je junaj intelektuloj, Tubingeno ekde la komenco de la 20-a jarcento havas Esperanto-grupon, tra la jardekoj foje malpli kaj foje pli aktivan. Inter pluraj eventoj, de la 27-a de decembro 1994 kaj la 3-a de januaro 1995 la 38-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Tubingeno kaj pritraktis la ekologian temon "Rubo".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tübingen, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.