La principo de subsidiareco estas politika kaj socia principo, laŭ kiu pri necesa publika agado responsu la plej malgranda ento, kiu kapablas solvi mem la problemon.
Tamen, kiam la problemo superas la kapablon de malgranda ento, tiam la supera ento devas anstataŭi la malgrandan laŭ la limoj de la principo de subsidiareco.
Subsidiarecon difinas la zorgo ne fari en pli alta nivelo tion, kio povas esti farata pli efike en pli malalta nivelo, t.e. la serĉo de la plej taŭga nivelo por publika agado.
La signifo de la origina latina vorto (subsidiarii = helpotrupo; subsidium = helpo, apogo) ja spegulas tiun duopan movon: kaj neinterveno (subsidiareco) kaj intervena kapablo (anstataŭado).
Subsidiareco povas esti:
La germanan filozofon Johannes Althusius oni povas rigardi kiel la elpensinto de la principo de subsidiareco. En sia verko Politica: Methodice Digesta et Exemplis Sacris et Profanis Illustrata, Cui in Fine Adjuncta Est Oratio Panecyrica (1603) li emfazas la necesan memstarecon de la bazaj kolektivoj rilate al la centraj aŭtoritatoj.
La principo de subsidiareco fontas el la kanona juro. Tiun nocion oni trovas jam en la pensaĵoj de Tomaso de Akvino. Sed ĝin unuafoje vortigis papo Leono la 13-a en la encikliko Rerum Novarum, en kiu kuŝas la sociala doktrino de la Romkatolika Eklezio. Ĉi tiun doktrinon necesigis la troigoj de la industria revolucio kaj ĝiaj sekvoj super la civila socio.
Tiu principo, ankaŭ nomata principo de helpo, diras, ke morala kaj karitata eraro estus lasi al tro alta socia nivelo fari tion, kion povas fari la plej malalta socia nivelo, ĉar ĉi tiun oni senigus je ĉion, kion ĝi povas fari. Pro tio ĉiu laboranto rajtas la saman respekton -- kia ajn lia socia nivelo --, ĉar nur li povas fari sian laboron.
La principon de subsidiareco defendis ankaŭ socialismaj pensistoj, ekz. la franca Pierre-Joseph Proudhon, kaj liberalismaj pensistoj, ekz. John Locke kaj John Stuart Mill.
La principo de subsidiareco eniĝis en la eŭropunian juron per la artikolo 3 B de la Mastriĥta traktato. Ĝi celas tion, ke la decidoj en Eŭropa Unio estu alprenitaj en la nivelo plej taŭga kaj plej proksima al la civitanoj.
La principo de subsidiareco laŭ la eŭropunia juro difiniĝas en la artikolo 5, paragr. 1 kaj 2, de la Roma traktato de Eŭropa Komunumo jene:
Pro la insisto de la germanaj sublandoj (länder) tiu principo enskribiĝis en la traktato. Kadre de la konkurencaj agosferoj inter Eŭropa Komunumo kaj la membroŝtatoj, la Komunumo kompetentas, kiam estas nekontesteble, ke la agado de la Komunumo ŝajnas pli efika ol agado de pli loka instanco. Tiel necesas difini la kriteriojn, laŭ kiuj io estos deklarita nekontestebla.
Unu el la implicaj celoj estas malpliigi la plivastiĝon de la agosfero de la burokratia Eŭropa Unio.
Tamen la aplikado de la principo estas malsimpla kaj subjektiva. Tial verdire la politikaj konsentoj tiel influas, kiel la plej bona divido de la agokampoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Subsidiareco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.