En jura fako, proporcieco estas ĝenerala jura principo, kiu kovras plurajn specialajn (kvankam rilatajn) konceptojn.
La koncepto de proporcieco estas uzata kiel kriterio de justico kaj justeco en laŭleĝaj interpretaj procezoj, precipe en konstitucia juro, kiel logika metodo celita helpi distingi la ĝustan ekvilibron inter la limigo trudita de ĝusta mezuro kaj la severeco de la naturo de la malpermesita ago. Ene de puna juro, ĝi kutimas transdoni la ideon, ke la puno de leĝrompinto taŭgas por la koncerna krimo. Laŭ internacia humana juro reganta la laŭleĝan fortouzon en armita konflikto, proporcieco kaj distingo estas gravaj faktoroj por taksi militan neceson.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Principo de proporcieco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.