Strikapa Serino

La Strikapa serino aŭ Strikapa kanario (Serinus gularis) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Ĝi estas komuna specio de loĝantaj birdoj en taŭga habitato en multo de Afriko sude de Saharo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strikapa serino
Strikapa serino, en Sudafriko
Strikapa serino, en Sudafriko
Strikapa Serino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. gularis'
Serinus gularis
(Smith, 1836)
Konserva statuso
{{{300px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Strikapa Serino
Strikapa Serino
vdr

Ties habitato estas malfermaj arbaro kaj arbustaro, inklude savanon, fruktoĝardenojn kaj ĝardenojn. Ili konstruas kompaktan tasforman neston en arbusto.

La Strikapa serino estas 13–14 cm longa. Plenkreskulo havas brunajn suprajn partojn kun ioma svaga strieco kaj tutbrunan pugon. La kapo havas tre fajnan blankestriecan kronon, malhelan vizaĝon kaj blankajn superokulan strion kaj mentonon. La subaj partoj estas sablokoloraj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed kelkaj inoj montras iom da brusta strieco. Junulo havas malpli kapostriecon, sablokoloran superokulan strion, pli striecajn suprajn partojn kaj multe striecon en palgrizaj subaj partoj.

Estas naŭ agnoskataj subspecioj, diferencaj ĉefe laŭ kolornuanco de supraj partoj kaj de subaj partoj. La subspecio humilis de sudokcidenta Kabprovinco havas preskaŭ nestriecajn suprajn partojn, kaj S. g. reichardi, (suda Kongo al suda Tanzanio kaj norda Mozambiko) havas distingan striecan bruston eĉ en plenkreska plumaro.

La subspecio canicapilla de Okcidenta Afriko estas foje disigita kiel Okcidentafrika serino, Serinus canicapilla (Du Bus de Gisignies, 1855).

La Strikapa serino estas kutime vidata en paroj, sed povas esti gregema, formante grandajn arojn, sola aŭ kun aliaj kanarispecioj. Ili manĝas mildajn fruktojn, herbosemojn kaj burĝonojn, kaj foje manĝas insektojn. Grandaj aroj povas damaĝi rikoltojn de sunfloro, milio kaj aliaj cerealoj.

Tiu estas diskreta fringedo, ofte ripoze enarbuste. Ties alvoko estas milda cii, kaj la kanto estas ŭit-ĉii-ĉii-ĉii-ĉa ĉa ĉa ĉa ĉip, intersendata kun imitado de aliaj specioj. Estas ankaŭ tŭju tŭju tirrirrit-tink dumfluge.

Referencoj

  • Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1
  • Clement, Harris kaj Davis, Finches and Sparrows de ISBN 0-7136-8017-2

Tags:

AfrikoBirdoFringedojKanarioLoĝantaj birdojPaserinaSaharoSerinojStrikapa kanario

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Norvegio en la Somera Olimpiko 2000Cheile TurziiKunfluejoLikva demokratioKastelo de Magny-en-BessinPanevėžys (subdistrikto)VolgogradoBBCBangladeŝoXXXLatinida lingvaroReadingNaturoBucefala AleksandrioStavangerTeatroParlamento1605Gianluigi BuffonRetforumoVinicoPe (cirila alfabeto)Ora bovidoTajlando en la Somera Olimpiko 2000ŜarioBildliteraturoRowan AtkinsonNomoj kaj epitetoj de JesuoKazimierz ŁyszczyńskiĈasaviadiloAkropolo (Ateno)Joe BidenTokioJido (lingvo)1973MediaVikioTurkio en la Somera Olimpiko 2000Vojaĝo al KazohinioCitiloSuda OceanoPlatonoCampora (Salerno)HTMLRoh Mu-HĵeonLysá nad LabemLaŭboArthur Conan DoyleVjetnamioISSNIrlandoGeometrioCaltrainAmila acetoacetatoPagiriaiĈeĥioLa tri-korpa problemo (libro)Ma Ying-jeouGrandduklando FlandrensisBarclaysMohamedoFluganta SpagetmonstroObeliskoInĝenierarto🡆 More