Statuo De Unueco

La Statuo de Unueco estas la plej alta statuo de la mondo, kun alteco de 182 metroj (597 futoj), kaj troviĝas proksime al Kevadio en la ŝtato Guĝaratio, Barato.

Ĝi portretas la baratan ŝtatiston kaj sendependecan aktivulon Vallabhbhai Patel (1875–1950), kiu estis la unua vic-ĉefministro, ministro pri enlandaj aferoj de sendependa Barato, kaj sekvanto de Mahatma Gandi. Patel iĝis tre respektinda en sia lando, ekde li sukcesis unuigi la 562 princajn ŝtatojn de Hindio por ke ili formu la Union de Barato. La statuo troviĝas en Guĝaratio apud la Narmada Rivero en la Kevadia kolonio, rigarde al la digo Sardar-Sarovar, 100 kilometrojn (62 mejlojn) sudoriente de la urbo Vadodaro.

Statuo De Unueco
Statuo de Unueco
guĝarate સ્ટેચ્યુ ઓફ યુનિટી, hindie एकता की मूर्ति
angle Statue of Unity
Statuo De Unueco
statuo [+]

LandoStatuo De Unueco Barato
ŜtatoGuĝarato
Koordinatoj, 73° 43′ 9″ O 21.83873.719121° 50′ 17″ N, 73° 43′ 9″ O

Alteco182 metroj (597 futoj) m

Estiĝo31-a de oktobro 2018

Publikoalirebla por la publiko

PortretanteVallabhbhai Patel

Statuo de Unueco (Guĝarato)
Statuo de Unueco (Guĝarato)
DEC
Statuo de Unueco
Statuo de Unueco
Lokigo de Guĝarato en Barato
Situo en ŝtato Guĝarato de Barato.

Statuo de Unueco (Barato)
Statuo de Unueco (Barato)
DEC
Statuo de Unueco
Statuo de Unueco
Situo en Barato.

Statuo de Unueco

Statuo De UnuecoVikimedia Komunejo:  Statue of Unity [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Statuo De Unueco
Statuo De Unueco
vdr

La projekto estis unue anoncita en 2010 kaj la konstruado ekis en oktobro 2013 fare de la barata firmao Larsen & Toubro, kun totala konstrua kosto de 27 miliardoj ₹ (422 milionoj US$). Ĝi estis dezajnita de barata skulptisto Ramas V. Sutar kaj estis inaŭgurita de la Ĉefministro de Barato, Narendra Modi, la 31-an de oktobro 2018, okaze de la 143-a naskiĝdatreveno de Patel.

Historio

Narendra Modi anoncis la projekton la 7-an de oktobro 2013 okaze de la komenco de sia deka jaro kiel la ĉefministro de Guĝaratio.

Societo nome Sardar Vallabhbhai Patel Rashtriya Ekta Fido (SVPRET) estis formita sub la gvido de la ĉefministro de Guĝaratio, por efektivigi la projekton.

La laboroj por la Statuo de la Unueca Movado ekis en 2013 por kolekti la necesan feron por la statuo: oni petis al kultivistoj donaci iliajn uzitajn farmantajn ilojn. En 2016, oni jam kolektadis kvanton de 135 metraj tunoj da fero; 109 tunoj estis uzitaj por fandi la fundamenton de la statuo. Maratono titole Run for Unity («Kuru por la Unueco») startiĝis la 5-an de decembro 2013 en Surat kaj Vadodara por subteni la projekton.

Dezajno kaj konstruo

Statuo De Unueco 
Valabbai Patel estis unu el la plej eminentaj gvidantoj de la barata sendependeca movado kaj kapablis unuigi 562 princajn ŝtatojn en la modernajn politikajn limojn de Barato.

Dezajno

Statuo De Unueco 
La Statuo de Unueco estas vastigita versio de ĉi tiu statuo en la internacia flughaveno de Amedabado.

Post ke ili studu la statuojn de Patel tra la lando, teamo de historiistoj, artistoj kaj universitatanoj elektis desegnon submetitan far la barata skulptisto Ramas V. Sutar. La Statuo de Unueco estas pli granda versio de la statuo de la gvidanto, vizitebla en la internacia flughaveno de Amedabado. Komentante pri la desegno, la filo de Ramas Sutar — Anil Sutar — klarigis, ke «la esprimo, pozicio kaj pozo pravigas la dignon, konfidon, fortan volon tiel kiel bonkorecon kiun lia personeco manifestas. La kapo rigardas supren, ŝalo forĵetita de ŝultroj kaj manoj troviĝas flanke, kvazaŭ li estas preta marŝi». Unue, tri modeloj de la desegno estis kreitaj, dimensie 3 futojn (0,91 metrojn), 18 futojn (5,5 metrojn) kaj 30 futojn (9,1 metrojn), respektive. Kiam la dezajno de la plej granda modelo estis aprobita, oni produktis detalan 3D-skanon, kiu formis la bazon por la bronza tegaĵo fandita en fandejo en Ĉinio.

La kruroj de Patel, kovritaj per dhoti, kaj la uzo de sandaloj kiel piedvestoj igis la desegnon pli maldikan ĉe la bazo ol ĉe la supro, tiel difektante la statuan stabilecon. La problemo solviĝis konservante la ration bazo/alteco de 16:19 anstataŭ la kutima 8:14 ratio de aliaj altaj konstruaĵoj. La statuo estis konstruita por elteni ventojn ĝis 180 kilometroj (110 mejloj) por horo, kaj tertremoj ĝis 6,5 de la Riĥtera skalo ĉe profundo de 10 km kaj ene de radiuso de 12 km de la statuo. Al tio ĉi helpis la uzo de du 250-tunaj agordata-amasaj dampiloj, tiel certigante maksimuman stabilecon.

La strukturo altas 240 metrojn (790 futojn), kun bazo de 58 metroj (190 futojn) kaj statuo de 182 metroj (597 futoj). La alteco de 182 metroj estis specife elektita por egali la nombron de seĝoj ĉe la guĝarata leĝdona asembleo.

Financado

La Statuo de Unueco estis konstruita laŭ modelo de publika-privata partnereco, kun plejparto de la mono venanta de la registaro de Guĝarato. La guĝarata ŝtata registaro asignis 500 krorojn ₹ (kiuj korespondas al 641 kroroj ₹ aŭ al 80 milionoj de US$ en 2020) por la projekto en sia buĝeto de 2012 al 2015. En la unia buĝeto de 2014-15, 200 kroroj ₹ (272 kroroj ₹, aŭ 34 mln. US$ en 2020) estis asignitaj por la konstruo de la statuo. Al la fonduso eĉ kontribuis la entreprenoj de publikaj sektoroj laŭ la skemo de socia respondeco de la kompanioj.

Konstruo

Statuo De Unueco 
Statuo de Unueco dum konstruo en aŭgusto 2016.
Statuo De Unueco 
La statuo dum konstruo en januaro 2018.

Konsorcio inkluzivante Turner Construction, Michael Graves & Associates, kaj la grupon Meinhardt superrigardis la projekton. Tio kompletiĝis post 57 monatoj: necesis 15 monatoj por la planado, 40 monatoj por la konstruo, kaj 2 monatoj por la fina liverado fare de la konsorcio. La totala kosto de la projekto estis taksita, fare de la registaro, kiel proksimume 2 063 kroroj ₹ (ekvivalenta al 28 miliardoj ₹ aŭ 350 milionoj de usonaj dolaroj en 2020). La ofertoj por la kontraktoj de la unua fazo komencis en oktobro 2013 kaj estis fermitaj en novembro 2013.

Narendra Modi, tiam ĉefministro de Guĝarato, metis surteren la fundamentan ŝtonon de la statuo la 31-an de oktobro 2013, okaze de la 138-a datreveno de la naskiĝo de Patel.

Barata firmao pri infrastrukturoj, nome Larsen & Toubro, gajnis la kontrakton la 27-an oktobro 2014 dank'al al sia malalta ofera kosto de 2 989 kroroj ₹ (41 miliardoj ₹, aŭ 510 usonaj dolaroj de 2020) por la dezajno, konstruo kaj daŭrigado de la statuo. L&T komencis la konstruon la 31-an de oktobro 2014. Dum la unua fazo de la projekto, 1 347 kroroj ₹ estis elspezitaj por la ĉefa statuo, 235 krorojn ₹ por la ekspozicia halo kaj kongresa centro, 83 krorojn ₹ por la ponto konektanta la monumenton al la metropolo, kaj 657 krorojn ₹ por la daŭrigado de la strukturo por tempodaŭro de 15 jaroj post ties kompletiĝo. La monteto Sadhu Veta estis platigita de 70 metroj al 55 metroj de alteco por ekkonstrui la fundamenton de la statuo.

L&T uzis pli ol 3 000 laboristojn kaj 250 inĝenierojn dum la konstruado de la statuo. La kerno de la statuo uzis 210 000 kubajn metrojn (7 400 000 kubajn futojn) de cemento kaj betono, 6 500 tunojn de struktura ŝtalo, kaj 18 500 tunoj de plifortikigita ŝtalo. La ekstera fasado konsistas el 1 700 tunoj de bronzaj platoj, kaj el 1 850 tunoj de bronza tegaĵo, kiu konsistis el 565 grandaj kaj 6000 malgrandaj paneloj. La bronzaj paneloj estis fanditaj fare de Jiangxi Tongqing Metal Handicrafts Co. Ltd (la fandejo TQ Arto) en Ĉinio, ĉar Barato ne havis sufiĉe grandajn fandejojn. La bronzaj paneloj estis transportitaj trans la oceano kaj poste surŝosee ĝis laborejo proksime al la konstrua ejo kie fine ili estis kunmetitaj.

Anoj de la loka tribo Tadvi oponis la landan akiron por la konstruado de turismaj infrastrukturoj ĉirkaŭ la statuo. Proksimume 300 aktivuloj estis arestitaj antaŭ ol la inaŭguro de la statuo. Vilaĝanoj de Kevadia, Kothi, Waghodia, Limbdi, Navagam kaj Gora eĉ oponis la konstruon de la statuo kaj postulis la restituon de la landaj rajtoj por pli ol 375 hektaroj (927 akreoj) de lando, akiritaj antaŭe por la digo kaj poste ankaŭ por la formado de la nova sub-distrikto de Garudeŝvar. Ili ankaŭ kontraŭis la formadon de la tiel-nomata aŭtoritato por la evoluado de la kevadia areo (angle Kevadia Area Development Authority; mallonge KADA) kaj la konstruon de la garudeŝvara diga projekto kun altvojo. La registaro de Guĝarato akceptis plejparton de iliaj postuloj.

La konstruo de la monumento kompletiĝis en mez-oktobro 2018, kaj la inaŭgura ceremonio okazis la 31-an de oktobro 2018 (143-a naskiĝtaga datreveno de Valabbai Patel), kun la ĉeesto de la ĉefministro Narendra Modi. La statuo estis priskribita kiel tributo al barataj inĝenieraj kapabloj.

Ecoj

Statuo De Unueco 
La ĉefministro Narendra Modi en la muzeo ene de la komplekso.
Statuo De Unueco 
Komparo de kelkaj el la plej grandaj statuoj en la mondo, de maldekstre dekstren: la statuo de Unueco (182 m de piedestalo, 2018), la Budho de la Templo de la Fonto (128 m de piedestalo, 2008), la statuo de Libereco (46 m, 1886), la statuo de la Patrujo (85 m, 1967), la statuo de Kristo savinto (30 m, 1931) kaj Davido de Mikelanĝelo (4,3 m, 1504).

La Statuo de Unueco estas la plej alta statuo de la mondo, kun siaj 182 metroj (597 futoj) de alteco. Ĝi altiĝas 54 metrojn (177 futojn), tiel superante la antaŭan rekordan posedanton: la budhan statuon de la Printempa Templo en la provinco Henano de Ĉinio. La antaŭa plej alta statuo en Barato estis la 41-metra (135-futa) statuo de la Dio Hanumano ĉe la templo Paritala Anĝaneja, proksime al Viĝajavado en la ŝtato Andra-Pradeŝo. Oni povas vidi ene de radiuso de 7 km (4,3 futoj).

La monumento estas konstruita sur rivera insulo nome Sadhu Veto, 3,2 km (2,0 mejlojn) for de, kaj ale al, la akvoj de la digo de Narmado. La statuo kaj ties medio okupas pli ol 2 hektarojn (4,9 akreojn), kaj estas ĉirkaŭita de 12-km (7,5-mejlojn) longa artefarita lago, formita de la garudeŝvara vejro, laŭflue sur la rivero Narmado.

La statuo estas disigita en kvin zonoj, de kiuj nur tri estas alirebla por la publiko. La unua zono ekas ĉe la statua bazo kaj finiĝas je la nivelo de la tibioj de Patel: ĝi havas tri nivelojn kaj inkluzivas la ekspozician areon, interetaĝon kaj tegmenton. La unua zono eĉ enhavas monumentan ĝardenon kaj muzeon. La dua zona atingas la femurojn de Patel, dum la tria etendas ĝis la spektada galerio je la alto de 153 metroj. La kvara zono estas la daŭrigada areo, dum la kvina zono konsistas el la kapo kaj la ŝultroj de la statuo.

La muzeo en la unua zono katalogas la vivon de Sardar Patel kaj liaj kontribuaĵoj. Apuda aŭdio-vida galerio provizas 15-minutan enkondukon pri Patel kaj ankaŭ priskribas la triban kulturon de la ŝtato. La bitumaj turoj kiu formas la krurojn de la statuo enhavas po du liftojn. Ĉiu lifto povas porti po 26 homojn samtempe al la spektada galerio en nur 30 sekundoj. La galerio troviĝas ĉe alto de 153 metroj (502 futoj) kaj povas gastigi ĝis 200 homojn.

Turismo

Pli ol 128 mil turistoj vizitis la statuon en la 11 tagoj post ties inaŭguro al la publiko, kiu okazis la 1-an novembro 2018. La ĉiutaga nombro de turistoj ĉe la Statuo de Unueco dum novembro 2019 atingis 15 036, pli ol la Statuo de Libereco (kiu allogas ĉirkaŭ 10 000 ĉiutagajn vizitantojn mezume). Ĝi estis inkluzivita en la listo de la ŝanhaja kunlabora organizo «8 mirindaĵoj de SCO» (angle 8 Wonders of SCO). En ties unua jaro de servo, la Statuo de Unueco gastigis 2 900 000 vizitantojn kaj kolektis 82 krorojn ₹ (11,64 milionoj da usonaj dolaroj) per aĉetado de biletoj. De 15a de marto 2021, 5 milionoj da turistoj vizitis la ejon. Novembre 2022, ĝi jam estis vizitita de unu kroro (10 milionoj) da homoj.

Bildgalerio

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Statuo De Unueco HistorioStatuo De Unueco Dezajno kaj konstruoStatuo De Unueco EcojStatuo De Unueco TurismoStatuo De Unueco BildgalerioStatuo De Unueco ReferencojStatuo De Unueco Eksteraj ligilojStatuo De UnuecoBaratoGuĝaratioHinda sendependiga movadoMohandas Karamchand GandhiNarmadoStatuoVadodaraVallabhbhai PatelŜtatisto

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

SödertäljeJohor BahruRusioGLATLernejo por Lernantoj kun Difektita Vidkapablo Veljko RamadanovićDonald TrumpMano de Irulegi3-HeptenoRIA NovostiFedro (dialogo)Fenetila acetatoSuntempoOceanioŜvaoHermann JürgensenGavaroGyörgy HalmosLingvoEĥo de MoskvoBenicàssim (stacidomo)Dua MondmilitoStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojDesegnoAlcalà de XivertInter BlindulojL. L. ZamenhofJacques CartierVila Real de Santo António2020-aj jarojBonfartoListo de UNESKO pri monda heredaĵo de dokumentojArsenoCurticiLuenaSanĉo Panzo1-HeptenoSudafrika pingvenoRetejoEjakuloDomajna nomsistemoTriopismoLena KarpuninaMalantaŭa vokaloSeksallogoSkizofrenioMichael JacksonVirtuala maŝinoLéonce DeprezVikicitaroNikotinoCarles Puigdemont i CasamajóFenilpropenoMadridoNudismoH. C. ArtmannDiakonoAmfetamino1787ContactMater Dolorosa🡆 More