Staranta ondo (malvastasence) ekestas el interferado de du kontraŭiraj kontinuaj ondoj de samaj frekvenco kaj amplitudo.
La ondoj povas deveni el du malsamaj ekscitiloj aŭ ekesti per reflekto de ondo je obstaklo.
Mekanika ekzemplo estas ŝnurega ondo, je kiu oni movigas unu ŝnuregofinaĵon supren-malsupren, generante per tio kontinuan ondon en la ŝnurego. Se oni fiksas la alian ŝnuregofinaĵon, je ĉi tiu loko la ondo estas reflektata kaj rekuras sur la ŝnurego. Kiel rezultaĵo oni ne plu vidas kontinuan ondon, sed la ŝnurego plenumas osciladon, je kiu certaj lokoj restas trankvilaj (ondonodaĵoj aŭ osciladnodaĵoj), dum kiam aliaj oscilas kun granda svingamplekso (amplitudo) tien kaj tien-ĉi (ondoventroj aŭ osciloventroj).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Staranta ondo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.