La Sidneja Paco-Premio (angle Sydney Peace Prize) estas aŭstralia pacpremio aljuĝita ĉiujare fare de la Sidneja Paca Fondaĵo (Sydney Peace Foundation), ne profitcela organizaĵo asociita kun la Universitato de Sydney.
.
Sidneja Paco-Premio | ||
pacpremio | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | City of Sydney | |
Lando | Aŭstralio | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La premio antaŭenigas pacon kun justeco kaj la praktiko de senperforto. Ĝi celas instigi publikan intereson kaj diskuton pri aferoj de paco, socia justeco, homaj rajtoj kaj ne-perforta konfliktsolvado . La premiitoj estas elektitaj de ĵurio de sep homoj el pluraj kampoj. La premio estis aljuĝita por la unua fojo en 1998 La Sidneja Paco-Premio estas la ununura pacpremio de Aŭstralio.
La fondaĵo ankaŭ fojfoje premias specialan oran medalon por gravaj kontribuoj al paco kaj justeco. Gajnintoj de la ora medalo inkluzivas sud-afrikan ŝtatiston Nelson Mandela, la 14a Dalai-lamao Tenzin Gyatso, japana budhisma gvidanto Daisaku Ikeda, WikiLeaks eldonisto Julian Assange, kostarika diplomato Christiana Figueres kaj aŭstralia muzikgrupo Midnight Oil .
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sidneja Paco-Premio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.