Black Lives Matter (konata ankaŭ laŭ la sigloj BLM; tradukebla kiel «La nigraj vivoj gravas» aŭ «La vivoj de la nigruloj gravas») estas internacia kaj malcentrigita movado originita ene de la komunumo de afrikusonanoj.
Ĝi ekis en 2013 per la uzado de la kradvorto #BlackLivesMatter en la sociaj retejoj, post la senkulpigo de George Zimmerman el la mortigo de la afrikusona adoleskulo Trayvon Martin pere de pafo.
Black Lives Matter | |||||
---|---|---|---|---|---|
socia movado • black movement | |||||
Komenco | 13-a de julio 2013 vd | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Ideologio | |||||
Fondinto(j) | Alicia Garza • Patrisse Khan-Cullors • Ayọ Tometi • Shaun King • DeRay Mckesson • Johnetta Elzie • Tef Poe • Erica Garner vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Black Lives Matter ekestis agnoskita je tutlanda nivelo pro manifestacioj post la murdo de du afrikusonanoj fare de policanoj en 2014: nome Michael Brown kaj Eric Garner, kio rezultis en protestoj kaj tumultoj en Ferguson kaj en Novjorko. Ekde la protestoj en Ferguson, la partoprenantoj en la movado manifestiĝis ankaŭ kontraŭ la mortigo de nombraj afrikusonanoj fare de policanoj, kiel tiuj de Tamir Rice, Eric Harris, Walter Scott, Jonathan Ferrell, Sandra Bland, Samuel DuBose, Freddie Gray kaj George Floyd.
Ekde 2014 multaj miloj da personoj, inter kiuj multaj famaj sportistoj, kantistoj, aktoroj ktp., apogis la movadon kiu subtenas haltigon de senpuna atakemo de blankulaj policanoj kontraŭ nigruloj en Usono. La etendo de la movado atingis subtenon ankaŭ eksterlande.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Black Lives Matter, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.