La Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, foje ankaŭ Alta Komisiito pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj - angle United Nations High Commissioner for Human Rights, UNHCHR, france Haut-Commissariat des Nations unies aux droits de l’homme) - estas posteno de la Unuiĝintaj Nacioj.
La postenulo precipe estas formala reprezentanto de sia oficejo, la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, en Ĝenevo.
Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
organization established by the United Nations • homrajtprotekta organizaĵo | |||||
Komenco | 20-a de decembro 1993 vd | ||||
Geografia situo | 500630 / 118978 46.21496.150946° 12′ 54″ N, 6° 9′ 3″ O; CH1903: 500630 / 118978 | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
| |||||
| |||||
Ĉefestro(j) | Michelle Bachelet • Prince Zeid bin Ra'ad • Navanethem Pillay • Louise Arbour • Bertrand Ramcharan • Sérgio Vieira de Mello • Mary Robinson • José Ayala Lasso • Volker Türk vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La ofico de la Alta Komisiito pri Homaj Rajtoj baziĝas je la artikoloj 1, 13 kaj 55 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. La kreo de la posteno decidiĝis je rekomendo de la Monda Konferenco pri Homaj Rajtoj, okazinta en Vieno en junio 1993, en la 48-a kunveno de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj per rezolucio 48/141. Kiel unua Alta Komisiito nomumiĝis la prezidanto de la laborgrupo pri Homaj Rajtoj, José Ayala-Lasso.
La Alta Komisiito pri Homaj Rajtoj rekte respondecas al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj kaj havas la rangon de "subĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj".
Ekde la 1-a de septembro 2018 la postenon havis la eksa prezidantino de Ĉilio, Michelle Bachelet; ekde la 17-a de oktobro 2022 la postenon havas Volker Türk.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.