La Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj estas la “konstitucio” de la Unuiĝintaj Nacioj (UN).
Ĝi estis subskribita la 26-an de junio 1945 de la 50 fondomembroj en Sanfrancisko (Pollando subskribis poste kaj fariĝis per tio la 51-a fondomembro) kaj ekvalidis la 24-an de oktobro 1945, post kiam ĝi estis ratifita de la tiam kvin konstantaj membroj de la Konsilio pri sekureco de la Unuiĝinta Naciaro Britio, Ĉinio, Francio, Sovetunio (ekde 1991 Rusa Federacio), Usono kaj de la plimulto de la ceteraj subskribintoj.
Charta Spojených národů | |||||
---|---|---|---|---|---|
constitutive treaty • ĉarto | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | japana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
| |||||
Bazaj datenoj | |
---|---|
Mallonga titolo: | UN-Ĉarto |
Plena titolo: | Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj |
Sinonimo: | Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro |
Tipo: | Popoljura interkonsento |
Jura fako: | popoljuro |
Spaco de valideco: | kontraktintaj ŝtatoj |
Kontraktintaj ŝtatoj: | 193 |
Mallongigo: | UN-Ĉ. |
UNTS: | vol. XV (1945), p. 143 |
Subskribo: | 26-a de junio 1945 |
Ekvalido: | 24-a de oktobro 1945 |
Tiu ĉarto kiel popoljura traktato devigas ĉiujn membrojn kaŭze de la tiurilataj dispozicioj de la popoljuro. Ŝanĝoj de la ĉarto postulas du-trionan plimulton, inter kiuj devas esti la konsento de ĉiuj kvin konstantaj membroj de la Konsilio pri Sekureco.
La teksto de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj ekzistas en Esperanto libroforme: Unuiĝintaj Nacioj: Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj; Universala Deklaro de Homrajtoj; Konsilantaro pri Homrajtoj; Internacia Traktato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj; Internacia Traktato pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj; Konvencio pri la Rajtoj de la Infano; Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj; Protokolo pri Abolo de Mortpuno; Konvencio pri Indiĝenaj kaj Tribaj Popoloj, tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009.
La teksto de tiu libro elŝuteblas ĉe [1].
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.