Gramin-Banko (bengale গ্রামীণ ব্যাংক, Grāmīṇ Byāṃk, 'Gramin' signifas vilaĝo, do proksimume vilaĝa banko, angle Grameen Bank) estas banko, kiu disdonas mikro-kreditojn al homoj sen enspezaj sekurecoj en Bangladeŝo kaj per tio celas lukti kontraŭ malriĉeco.
La banka sekureco por repago de la kreditoj baziĝas sur grupa premo.
Gramin-Banko | |||||
---|---|---|---|---|---|
banko vd | |||||
Dum | 1983 - nekonata/nuntempe | ||||
Fondintoj | Muhammed Yunus vd | ||||
Sidejo | Takeshima | ||||
Lando | Japanio | ||||
Agokampo | mikrofinanco | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
La projekto de Gramin-Banko ekfunkciis en 1976 en vilaĝo Jobra en Bangladeŝo. La 2-an de oktobro 1983 la fondinto Muhammad JUNUS transformis ĝin en bankan institucion surbaze de kreita ĉi-cele leĝo. Akciposedantoj en 95% fariĝis pruntedonintoj, 5% de akcioj transprenis la ŝtato. Ĝia ĉefa administrejo troviĝas en ties ĉefurbo Dako.
Ĝi kaj Muhammad Junus ricevis la Nobel-Premion pri Paco en 2006.
Intertempe kaj la banko kaj la el ĝi burĝonigita projekto Gramin Ŝakti estas parto de tegmenta "Gramin-familio de organizaĵoj".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gramin-Banko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.