Profunda Sudo (angle Deep South) estas kultura kaj geografia subregiono en Suda Usono.
Historie, ĝi estis diferencita kiel tiuj ŝtatoj plej dependaj el plantejoj kaj sklavohavaj socioj dun la epoko antaŭ la Usona Enlanda Milito. Tiu Profunda Sudo estas ofte menciata kiel Kotonaj Ŝtatoj, ĉar la produktado de kotono estis ĉefa enspezo.
Ankaŭ Teksaso estas inkludita, pro sia historio de sklaveco kaj kiel parto de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono. La orienta parto de la ŝtato estas la plej okcidenta etendo de la Profunda Sudo.
Arkansaso estas foje inkludita aŭ pli bone konsiderita "en la Periferia aŭ Suda Bordo pli ol en la Profunda Sudo."
La sep ŝtatoj kiuj apartiĝis el Usono antaŭ la pafado al Fort Sumter kaj la startigo de la Usona Enlanda Milito, kaj origine formis la Konfederaciitajn Ŝtatojn de Usono. Finfine la Konfederacio inkludis dekunu ŝtatojn. Laŭ ordo de apartigo ili estis la jenaj: Suda Karolino, Misisipio, Florido, Alabamo, Georgio, Luiziano, kaj Teksaso. La unuaj ses ŝtatoj kiuj apartiĝis estis tiuj kiuj tenis la plej grandan nombron de sklavoj.
Granda parto de la origina "Cotton Belt" (Kotona Zono). Tio estis konsiderata kiel etendo el orienta Norda Karolino al Suda Karolino kaj tra la Golfaj Ŝtatoj ĝis tiom for okcidente kiel Orienta Teksaso, kaj inklude tiujn partojn de Okcidenta Tenesio kaj orienta Arkansaso en la Misisipia Aluviebenaĵo. Kelkaj el tiuj terminoj koincidas kun la Black Belt (Nigra Zono), origine reference al supraj areoj de Alabamo kaj Misisipio kun fruktodona grundo, kiuj estis disvolvigitaj por kotonproduktado pere de sklava laborforto. Tiu termino estis uzita ankaŭ por multo de la Kotona Zono, kiu havis altan procenton de Afrik-usona sklava laborforto.
Referencoj
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Profunda Sudo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses. ®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.