La Politiko (antikve-greke Τᾰ́ πολῑτῐκᾰ́, Tá polītiká) estas verko de Aristotelo pritraktanta la administradon de la poliso.
Ĝi estas dividita en ok libroj, en kiuj la filozofo analizas la politikajn realaĵojn startante el la familio, taksata kiel baza nukleo de la socio, por alveni al la diversaj tipoj de konstitucio.
Πολιτικά | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Aristotelo |
Lingvoj | |
Lingvo | antikva greka lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | traktaĵo |
Centra estas la referenco al la naturo: la homo estas “politika animalo” (antikve-greke πολῑτῐκόν ζῷον, polītikón zōion), kaj kiel tia li estas kuntrenita de naturo unuiĝi al siaj similuloj por formi komunumojn. Malsame ol Antifonto kaj aliaj filozofoj, laŭ kiuj la poliso limigas per siaj leĝoj la naturon de la homo, laŭ Aristotelo la ŝtato respondas al la naturaj bezonoj de la individuo kaj “ĉiu ŝtato estas komunumo (antikve-greke κοινωνίᾱ, koinōníā) kaj ĉiu komunumo konstituiĝas cele de bono”. La “bono” strebita de la ŝtato, kiel komunumo plej granda kiu entenas ĉiujn komunumojn, identigeblas kun tiu pri kiu parolas la Etiko al Nikomako.
Gravas substreki ke, malsame ol Platono, laŭ Aristotelo politiko havas ion da aŭtonomio rilate filozofion, nome ne nur la filozofo kapablas regi-estri-gvidi la ŝtaton, sed ankaŭ komunaj saĝuloj povas posedi tiun karismon..
Antaŭ ol penetri en tiujn lekciojn pri politiko, kiel ilin difinis Diogeno Laertio, la filozofo koncentriĝas sur la (oikos = hejmo) kaj sur la individuo intencita kiel “libera homo”, fundamenta elemento de la komunumo, kaj ĵetas rigardon sur la politikaj proponoj de siaj antaŭulo. La ena organizo de la objekto estas:
Ĉe la origino de la urbo staras la rilatoj inter viro kaj virino, kiuj, originante familion, kreas la bazojn de la vilaĝo, kaj la plureco de vilaĝoj siavice originas la urbon veran kaj propran. Pro sia naturo, la virseksulo ne povas ekzisti deigita el la ino, kaj tio, kiel en la bestoj kaj en la plantoj, okazas cele de pro kreado. La familio estas difinita kiel komunumo kiu sin konstituas por prizorgi la ĉiutagajn bezonojn, dum la vilaĝo prizorgas tiujn ne ĉiutagajn kaj la ŝatato tiujn por igi feliĉan la vivon.
Ene de la familio estas identigitaj tri tipoj de rilatoj, kiuj koncernas samtiomajn erojn de la familia administrado:
Aristotelo nomas “natura” la administrado de la familia ekonomio ĉar ĝi celas provizi la bonaĵojn bezonatajn por la familia vivo. Li ne aprobas la senlimigon de la riĉeco. Li, krome, enkondukas la distingon inter «valoro de uzo» kaj «valoro de ŝanĝo: ŝuo, estas lia ekzemplo, povas esti uzata kiel piedvesto (valoro de uzo) kaj kiel objekto de ŝanĝo. Al tiu unua formo de ŝanĝo sekvas la dua kiu vidas la enkondukon de la mono por aĉeti kaj vendi. La unua estas logika kaj do “natura”, la dua estas ne natura (ne tamen kontraŭnatura) ĉar havas la monon principo kaj celo, kiu povas kreski senfine ĝis uzuro kiu koncernas monon kontraŭ mono.
Finiĝinte la esploron pri la “hejma” (antikve-greke οἶκος, oîkos) ekonomio, Aristotelo transiras al la konstitucioj proponitaj de filozofoj, de Platono precipe, kies kritikas la komunecon de la bonaĵoj kaj de la virinoj formulitan en la Respubliko. Dum laŭ Platono la familio kaj la la privata propraĵo devas esti aboliciitaj, Aristotelo pruvas kiel tio kontraŭas la naturan de la homo
Laŭ Aristotelo, la urbo imagita de Platono ne nur estas nerealigebla, sed estas ankaŭ nedezirebla por la malordo kuntrenita.
Estas esplorataj ankaŭ la teorioj de Falea de Kalcedono kaj Hipodamo de Mileto. Al la unua li obĵetas ke ankaŭ la honoravido estas fonto de malbono kaj do necesas agi sur la deziroj kaj ilin moderigi; al dua riproĉas la tezon de la “kompleksa urbo” ĉar kontraŭ la homaj inklinoj.
La “libro 2” konkludiĝas per la studo pri la altkvalito kaj netaŭgecoj de la kurantaj konstitucioj, kun aparta atento al tiuj de Kartago kaj Kreto.
Kun la tria libro oni eniras la centran parton de la verko: difino pri civitano (ĉapp. 1–5), estas analizataj unuaj la regno kaj la aristokratio (ĉapp. 14-18).
Nun Aristotelo pritraktas pri naturo de la konstitucio (antikve-greke πολῑτεῐ́ᾱ, polīteíā) difinita kiel determinita organizo de personoj loĝantaj en ŝtato, do civitano estas tiu kiu povas aliri al regaj ŝarĝoj aŭ juĝaj en la urbo, kaj estas ekskluzivitaj la sklavoj, metekoj, junuloj kaj virinoj.
La 4-a ĉapitro sin demandas ĉu la virto de la bona civitano estas la sama de la honesta homo. Aristotelo deigas la kampon de la etiko el tiu de la politiko: en la kazo de la urbo la virto koincidas kun la konstitucio, kaj do oni povas esti bona civitano ankaŭ sen posedi la virton per kiu oni estas difinita bona homo.
La supera aŭtoritato de la ŝtatopovas esti:
Regado de unu | Regado de malmultaj | Regado de multaj | |
Rektaj formoj | Monarkio (Regno) | Aristokratio | Politeia |
Deviacioj | Tiranio (Tiraneco) | Oligarkio | Demokratio |
Tiu klasifikado similas al tiu de Herodoto kaj ripetata de Platono, kiu distingas formojn korektajn kaj formojn deviigitajn. Aristotelo analizas ĉiujn.
En tiu libro estas proponata kiel plejbona solvo por estri la ŝtaton miksaĵon de oligarkio kaj demokratio: la rezulto estas perfekta kiam ĉio staras meze de la du formoj, nome miksiĝas la normoj de la unua kun tiuj de la dua rilate justecon, aŭ rilate la distribuon de la ŝarĝoj, aŭ la partoprenon de la komunaj civitanoj en la asembleoj.
Laŭ Aristotelo, la plejbona konstitucio estas tiu kiu antaŭvidas la egalecon ankaŭ rilate la posedon de la riĉaĵoj, nome kiam la distanco inter la unuaj kaj la aliaj pro posedo de riĉaĵon ne tro distanciĝas.
El la unuaj linioj estas klarigitaj la kaŭzoj pro kiuj la konstitucioj ŝanĝiĝas kaj Aristotelo haltas sur la eventoj kiuj kaŭzas la falon de ŝtato kaj ties renversadon. kio okazas kiam la civitanoj ne akordiĝxas pri la ideo de justeco – intencita kiel «proporcia egaleco» – kiu kuŝas ĉe la bazo de la poliso. La ribeloj, tial, naskiĝas el la malegaleco, kiam nome iuj civitanoj opinias esti traktataj malpli egale kompare kun la aliaj. Tio okazas plejofte en la oligarkioj, malpli en la demokratioj.
Fine de la libro aperas la temo de la funkciuloj ŝarĝitaj pri gravaj aferoj kiel la kontroli kaj funkiigi la merkatojn, zorgi pri la stratoj kaj establoj, provizi al la militaj problemoj ktp.
La libro sesa estas la plej mallonga kaj dediĉas grandan konsideron al la demokratio ĉar fondita sur la libero kaj permesas al ĉiuj civitasnoj partopreni en la ŝtata regado. La filozofo distingas du tipojn de demokratio: la plejbona kaj antikva estas tiu logaxta de agrikulturistoj, kiuj devigas ke ili la admonistrantoj informu pri sia agado; elstaras ankaŭ la vilaĝo-urbo loĝata de paŝtistoj aŭ manlaboristoj….
La finaj libroj de politiko estas dediĉitaj al «konvene enketi pri la plejbona konstitucio», se por “konstitucio” oni intencas ne nur la distribuadon de la povoj sed ankaŭ la ĝneralan ordon de la vivo en la urbo. La bona urbo pri kiu parolas Aristotelo ne estas inkluzivita inter tiuj klasitaj en la “3-a libro”, sed estas la poliso regata de saĝa leĝofaranto celanta al feliĉigo, kaj povas realiĝi se alestiĝas la ĝustaj kondiĉoj.
La feliĉo koincidas kun la virta vivo: por ĝin aliri oni devas antaŭ ĉio akiri la bonaĵojn de la animo (nome la virto), dum konsiderendas duarangaj tiuj materiaj kaj tiuj korpaj. Aristotelo tuŝas la antitezon “praktika vivo/kontempla vivo” analizante tri tezojn::
Aristotelo likvidas la trian pruvante kiel la despota regado sur liberaj homoj estas maljusta, kaj do netaŭga alporti feliĉon. La unua, male, ĝuste ĉar sin oponas al la tria, estas parte ĝusta parte malĝusta: veras ke la libero estas bono sed ĝi miksas la regadon de la liberaj homoj kun tiu de la homoj sklavaj, kaj plue preferas la inertecon de la “nefarado” ol la agadon. Krome, la regado povas esti konstanta kiam la reganto estas nivelsupera (kiel la povo de la viro sur la virino aŭ de la patro sur la filo), dum ĉi-kaze oni devas alterne vici kiam la reganto kaj la regato estas egalaj: la praktika vivo (la politika vivo), do, estas la preferebla elekto kaj por la urbo kaj por la unuopa civitano, kaj taŭgas produkti feliĉon. Tamen, la filozofo sugestas ke la praktika vivo devas inkluzivi ankaŭ teoriajn aktivecojn, celantajn al si mem.
La libro finiĝas per ampleksa traktato pri edukado.
La lasta libro de la “Politiko” plutemas pri edukado. Oni strebas al komuna celo: se oni volas atingi feliĉon kaj prosperon ebligitajn per la bona politiko, necesas komuna prepariĝo de ĉiuj komunumaj membroj, same kiel okazas ĉe la Spartanoj. Por tion atingi necesas ginmnastiko, skribo, desegno kaj muziko: tiu lasta intencita kiel arto de la sonoj kaj kiel amplekso de la artoj (ĝi instruas kaj ripozigas samtempe!).
Pierre Aubenque, La Prudence chez Aristote. P.U.F., 1963.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Politiko (Aristotelo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.