La nocio Jurŝtato, Juroŝtato aŭ Rajtoŝtato estas nomo de ŝtato, kiu baziĝas sur la principo de leĝoj nome de establita juro.
Ankaŭ se tiuj leĝoj ne justas, oni nomas la ŝtaton laŭforma juroŝtato (ankaŭ leĝoŝtato, ĉar ekzistas leĝoj sen garantio de justeco). Se tamen la leĝoj, sur kiuj baziĝas la ŝtato, estas justaj, t.e. se ili respektas la dignon de homoj aŭ la homajn rajtojn, tiam oni nomas ĝin laŭmateria juroŝtato.
En multaj lingvoj, oni uzas la vorton Rechtsstaat kiel traduko de tiu ĉi nocio. Tio devenas el la germana lingvo kaj signifas “rajtoŝtato”. La vortoparto “ŝtato” ĉi-kaze ne signifas sinonimon de “nacio”, sed fakte ĝi signifas koncepton, laŭ kiu funkcias la ŝtata aparato.
Difinante la nocion de laŭmateria rajtoŝtato, oni devus decidi, kiuj leĝoj justas kaj kiuj nejustas. Por solvi la problemon de tiu decido, juristoj proponas jurnaturalismon, t.e. ideo, laŭ kiu ĉiuj homoj havas certajn neŝanĝeblajn rajtojn jam ekde sia naskiĝo. Tiumaniere, oni povas pli facile diri, ĉu registaroj konservas la laŭmaterian rajtoŝtaton aŭ ne. Ekzemple, la Germana Regno dum la Nazia diktatoreco (1933-1945) estis laŭforma rajtoŝtato, ĉar ĉiuj maljustecoj estis legitimitaj per leĝoj aŭ dekretoj. Sed neniu povus serioze aserti, ke la nazia diktatoreco estis vera, do laŭmateria rajtoŝtato, ĉar la nazioj faris la mortigadon de judoj kaj aliaj popoleroj laŭleĝa, kvankam en neniu ajn kulturo de la mondo murdo akcepteblas.
La Internacia Organizaĵo pri Jura Disvolviĝo (angle International Development Law Organization, akronime IDLO; france Organisation internationale de droit du développement, OIDD) estas interregistara organizaĵo dediĉita al antaŭenigado de la jurŝtateco .
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jurŝtato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.