Octave MIRBEAU (naskiĝis la 16-an de februaro 1848 en Trévières, mortis la 16-an de februaro 1917 en Parizo) estis franca verkisto, ĵurnalisto, artkritikisto, polemikisto, romanisto kaj dramverkisto.
Octave Mirbeau | |||||
---|---|---|---|---|---|
Octave Mirbeau, franca verkisto | |||||
Naskiĝo | la 16-an de februaro 1848 en Trévières, Francio | ||||
Morto | la 16-an de februaro 1917 en Parizo, Francio | ||||
| |||||
Octave Mirbeau | |||||
Persona informo | |||||
Octave Mirbeau | |||||
Naskonomo | Octave Henri Marie Mirbeau | ||||
Naskiĝo | 16-an de februaro 1848 en Trévières | ||||
Morto | 16-an de februaro 1917 (69-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Tombejo de Passy vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Alice Regnault vd | ||||
Infanoj | 0 | ||||
Parencoj | Claude Monet vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo • ĵurnalisto • dramaturgo • romanisto • eseisto • artokritikisto • literaturkritikisto • anarkiisto • verkisto • prozisto • theatre critic vd | ||||
Aktiva dum | 1873–1913 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Taglibro de ĉambristino vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mirbeau naskiĝis en Trévières (Calvados), la 16-an de februaro 1848.
Estis aŭtoro de fabeloj (Lettres de ma chaumière, 1885) kaj romanoj (L’Abbé Jules, 1888), liaj plej ŝatataj temoj estis la vivo de la normandaj kamparanoj. Liaj plej famaj romanoj estas Le Jardin des supplices (1899) kaj Le Journal d'une femme de chambre (1900). En 1903, komedio Les affaires sont les affaires (La negocoj estas la negocoj) , lia ĉefverko, faras skandalon.
En la jaro 1903 li fariĝis membro de la Académie Goncourt.
Al lia amikaro apartenis verkistoj kiaj Edmond de Goncourt, Guy de Maupassant, Stéphane Mallarmé kaj Émile Zola, pentristoj kiaj Claude Monet kaj Camille Pissarro, skulptisto kiaj Auguste Rodin kaj Aristide Maillol.
Mirbeau estas konata pro sia engaĝiĝo flanke de la maldekstrularo, dum la "bela epoko". Ties literatura verko, tre originala, estis markita de la anarkiismo kaj atakata de la kritikoj. Li politike aktivis kaj batalis por liberaliĝo de la socio kaj por Alfred Dreyfus, en la Dreyfus-afero.
Mirbeau mortis en Parizo la 16-an de februaro 1917.
Li estis influata de Jules Barbey d'Aurevilly, Edgar Poe, Lev Tolstoj kaj Fjodor Dostojevskij, kaj influis verkistojn kiel Léon Werth, Louis-Ferdinand Céline, Eugène Ionesco kaj Jean-Paul Sartre.
« La civilizacio ne faros grandan paŝon tiel longe, kiel la popoloj havos por sia uzo lingvojn diversajn kaj malamikajn, pro kio ili ne interkompreniĝas, unu restas kontraŭe fremda kontraŭ la alia. ... tio daŭros tiel longe, ĝis sur la surfaco de la tero estos unu lingvo. » El Paris-Espéranto, oktobro 1911 (citita en Pri internacia lingvo dum jarcentoj, Isaj Dratwer, Tel-Avivo. Memeldono. 1977).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Octave Mirbeau, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.