Eugène IONESCO , rumane Eugen IONESCU (naskiĝis la 26-an de novembro 1909, mortis la 28-an de marto 1994) estis franca dramisto rumandevena.
Li estas grava reprezentanto de la Absurda Teatro. Li deklaris kiel naskiĝjaron 1912, la jaron en kiu mortis lia antaŭulo Ion Luca Caragiale, kies daŭriganto li konsideris sin.
Eugène Ionesco | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Eugène Ionesco Eugen Ionescu | |||||
Naskonomo | Eugen Dimitri Ionescu | ||||
Naskiĝo | 26-an de novembro 1909 en Slatina | ||||
Morto | 28-an de marto 1994 (84-jaraĝa) en 14-a arondismento de Parizo | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse vd | ||||
Religio | Orthodox Christian vd | ||||
Lingvoj | franca • rumana vd | ||||
Ŝtataneco | Rumanio • Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bukareŝto • Carol I National College • Fraţii Buzeşti National College • Saint Sava College vd | ||||
Partio | Transnational Radical Party vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Rodica Ionesco vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo • verkisto • poeto • literaturkritikisto • taglibristo • ilustristo • grafikartisto vd | ||||
Laborkampo | teatra arto • literary activity • dramo • poezio vd | ||||
Aktiva dum | 1932–1994 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Chairs ❦ Rinoceroj ❦ The Killer ❦ The New Tenant ❦ La kalva kantistino vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eugène Ionesco naskiĝis en Slatina, Rumanio, kiel filo de rumana patro kaj franca patrino rumanidevena. La jarojn inter 1913 kaj 1925 li pasigis ĉefe ĉe sia patrino en Francio. Post la divorco de siaj gepatroj li trapasis la abiturientan ekzamenon en Bukareŝto kaj studis tie filozofion kaj literaturon. En la Bukareŝta universitato li renkontis Emile Cioran kaj Mircea Eliade, kiuj restis liaj amikoj dum la tuta vivo. En la rumana lingvo li tiutempe publikigis kelkajn poemojn kaj eseojn, kaj verkis la teatraĵon Englezeşte fără profesor ("La angla sen instruisto"), kiu estas rumanlingva antaŭulo de La kalva kantistino.
Post la studado Ionesco instruis la francan lingvon en gimnazio. En la jaro 1936 li edziĝis. Por doktoriĝi li en 1938 revenis al Francio. Post dumtempa restado en Rumanio (1939 ĝis 1941) li konstante vivis en Parizo.
Post la dua mondmilito kelkaj el liaj dramoj aperis sursceneje, kaj Eugène Ionesco fariĝis fama dramisto. En la jaro 1970 li fariĝis membro de la Franca Akademio. Li mortis la 28-an de marto 1994 en Parizo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eugène Ionesco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.