Henri BARBUSSE , esperante Henriko Barbuso (naskiĝis la 17-an de majo 1874 en Asnières-sur-Seine, mortis la 30-an de aŭgusto 1935 en Moskvo) estis franca verkisto, konata pro sia engaĝiĝo flanke de la maldekstrularo.
Henri Barbusse | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Henri Barbusse | |||||
Naskonomo | Adrien Gustave Henri Barbusse | ||||
Naskiĝo | 17-an de majo 1873 en Asnières-sur-Seine, Francio | ||||
Morto | 30-an de aŭgusto 1935 (62-jaraĝa) en Moskvo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Partio | Franca Komunista Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Hélyonne Mendès vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • scenaristo • biografo • romanisto • politikisto • pentristo • poeto • historiisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Under Fire vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Unue ligita kun la simbolismanoj, post la unua mondmilito li fariĝis pacifisto kaj komunisto.
Barbusse ne estis esperantisto, nur simpatianto, sed li klare komprenis ke la plena, mondskala utiligo de neŭtrala internacia lingvo havos tre profundajn konsekvencojn ne sole je nivelo internacia sed ankaŭ ene de la socio. Konsekvencoj pri kiuj ne-socie engaĝinta esperantisto apenaŭ estas konscia. Konsekvencoj kiuj rekte minacas konservativan mondbildon.
Li estis honora prezidanto de la 1-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en 1921 kaj amiko de la laborista Esperanto-movado. En 1921 li verkis artikolon en Esperantista Laboristo.
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Henri Barbusse, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.