La nordĉina dialektaro normĉine běifānghuà (北方话 laŭ simpligita skribo, 北方話 laŭ tradicia skribo) estas aro da dialektoj kutime grupitaj kiel unu lingvo de lingvosciencistoj.
Ili estas parolataj precipe en la norda kaj sud-okcidenta partoj de Ĉinio, kaj al ili apartenas interalie
Nordĉina dialektaro | |
lingvo | |
---|---|
ĉina lingvo | |
Parolantoj | 918 000 000 |
Skribo | ĉina skribo |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | cmn |
Glottolog | mand1415 |
Angla nomo | Mandarin |
Franca nomo | mandarin |
Subgrupoj de la nordaj dialektoj estas la nord-orienta dialektaro (interalie parolata en Pekino) kaj la nord-okcidenta dialektaro.
Laŭ Ethnologue, en la jaro 2000 estis 845 456 760 denaskaj parolantoj de nordĉinaj dialektoj, kaj 178 000 000 dualingvaj parolantoj. Ĉar oni konsideras la dialektaron kiel unu lingvon, temas pri la plej multe parolata lingvo en la mondo.
La mandarena, nomata hodiaŭ putonghua, [signifas komuna lingvo] servas kiel lingvofrankao en Ĉinio, ebligante al parolantoj de diversaj ĉinaj lingvoj komunikiĝi unu kun la alia. La lando restis lingve diverseca ĝis la 1990-aj jaroj, kiam la putonghua estis aprobita kiel la ĉefa instruilo en lernejoj malfavora al la kantona, kiu estas pli proksima al la klasika ĉina en sia prononco kaj iom da gramatiko. Kontraŭe la normĉina putonghua kiu estas miksaĵo de nordaj dialektoj forte influitaj de la manĉura kaj la mongola.
La plej parolata ĉina lingvo, la norma ĉina norma lingvo (Putonghua), antaŭe nomata la mandarena, estas la oficiala lingvo de Ĉinio. La centra registaro donas specialan eminentecon al la norma ĉina en ĉiuj niveloj de registarado kaj en la eduksistemo, kaj eĉ patronas la eksterlandan instruadon de la norma ĉina. Pli ol duoble da ĉinoj parolas ĉi tiun ĉinan varianton ol ĉiujn aliajn lingvojn, lingvaĵojn aŭ dialektojn kombinite. Tial, iuj ofte nomas la norman ĉinan simple "ĉina lingvo".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nordĉina dialektaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.