Nicolae Bretan aŭ hungare Bretán Miklós estis hungara-rumana operkantisto (baritono), reĝisoro, komponisto naskita en Naszód la 25-an de marto 1887 kaj mortinta en Kluĵo la 1-an de decembro 1968.
Lia edzino, Nora Osvát, estis hungarino-judino. Granda nombro de ŝiaj familianoj pereis en Auschwitz.
Nicolae Bretan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de marto 1887 en Năsăud |
Morto | 1-an de decembro 1968 (81-jaraĝa) en Kluĵo |
Lingvoj | germana • hungara • rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Infano | Endre Bretán |
Okupo | |
Okupo | dirigento • operkantisto • komponisto • muzikkritikisto |
Verkoj | Golem |
Nicolae Bretan studis juron kaj paralele muzikon en muziklernejo de Ödön Farkas en Koloĵvaro. En 1908 per stipendio Astra li studis unu jaron en la Muzikakademio de Vieno, ekde 1909 per ŝtatstipendio en la muzikakademio de Budapeŝto, kie li akiris diplomon de operkantisto.
Inter 1913 kaj 1917 li agadis en Sopron, Pozsony kaj Nagyvárad. En 1917 li dungiĝis en trupo de Jenő Janovics (Koloĵvaro). En 1922 li iĝis ano de rumana operejo de Kluĵo kaj laboris kiel ĉefreĝisoro. Inter 1922 kaj 1940 li reĝisoris tridek operojn. Li muzikigis plurajn hungarajn, rumanajn kaj germanajn poemojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nicolae Bretan, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.