Kadavramemo (ankaŭ Nekrofilio) estas seksimpulso al mortinto.
En Egiptio, antaŭ balzamigo, oni lasis kadavrojn de junulinoj putriĝi, do balzamantoj ne seksinteresiĝis al ili. Estas en kelkaj landoj kaj kulturoj speciala tipo de erotikaj anekdotoj rilataj al kazoj de kadavramemo, eble ne agrablaj anekdotoj; ili estas samtempe humuro de seksemo kaj nigra humuro. Aliflanke dum la Romantismo disvolviĝis speciala tendenco de verkoj kiuj rilatas aŭ uzas neprecizan amemon al kadavroj, sed almenaŭ iun specon de amsenton al la mortinto, ekzemple ĉe la verkoj "Noches lúgubres" (Funebraj noktoj) de la hispana verkisto Cadalso aŭ "El estudiante de Salamanca" (La studento de Salamanko) de la ankaŭ hispana José de Espronceda.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nekrofilio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.