La Mevesa lamprotorno aŭ Mevesa brilsturno (Lamprotornis mevesii) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Lamprotornis aŭ Brilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj.
Ĝi formas superspecion kun la samgenrajn L. caudatus kaj L. purpuroptera.
Mevesa lamprotorno | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Mevesa lamprotorno | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Lamprotornis mevesii Wahlberg, 1856 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Proksimuma arealo | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Temas pri tre malhelblua birdo kun metalecaj briloj ĉefe purpuraj ĉe ŝultroj kaj bronzkoloraj en suba dorso kaj pugo. La longa vosto havas longajn horizontale striecajn plumojn. La vizaĝo kiel ĉe aliaj samgenranoj estas nigra, sed ne rimarkindas irisoj kiuj estas malhelaj. La nigreca beko estas pli fajna ol ĉe aliaj samgenranoj. Ankaŭ la kruroj estas nigrecaj.
Tiu afrotropisa specio troviĝas en suda Angolo, norda Bocvano, suda Malavio, nordorienta kaj orienta Mozambiko, norda Namibio, norda Sudafriko, orienta Zambio kaj ĉefe en Zimbabvo kie ĝi estas komuna.
Oni agnoskas tri subspeciojn kiuj estas la jenaj:
Ili ĝenerale preferas malferman, sezone inunditajn vivejojn kun disaj arboj kiaj Mopaneo (Colosphermum mopane), Baobabo (Adansonia digitata), Anarbo (Faidherbia albida), Febra akacio (Acacia xanthophloea), Ombreldorno (Acacia tortillis) kaj Kombreto (Combretum imberbe).
Ili manĝas ĉefe insektojn suplemente kun fruktojn kaj florojn, kaj ĉefe surgrunde, ofte kaptante predojn ĝenitajn de grandaj mamuloj kiaj la afrika elefanto (Loxodonta africana). Oni konstatis ke ili manĝis jenon: inter insektoj skaraboj, termitoj, fruktoj kaj floroj Faidherbia albida (Anarbo), Diospyros mespiliformis ktp.
La nesto estas konstruata de ambaŭ gepatroj, konsista el taso el mortinta plantomaterialo tipe en arbokavaĵo ĉirkaŭ 1-4 metroj supergrunde. Ankaŭ ĉe barilfosto kaj aerumtuboj, ofte reuzante la saman neston dum kelkaj reproduktaj sezonoj, kiuj daŭras el novembro al aprilo. La ino demetas 3-5 ovoj, kiuj kovas nur la ino dum ĉirkaŭ 18 tagoj (almenaŭ kaptivece). Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn kaj elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 23 tagoj (ankaŭ en kaptiveco).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mevesa lamprotorno, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.