Mariio (Maria Respubliko – Respubliko Marij El, Марий Эл Республик, ruse Республика Марий-Эл), aŭtonoma respubliko en Rusia Federacio troviĝas oriente de la Orient-Eŭropa ebeno, en la Meza Volgio.
La ĉefurbo estas Joŝkar-Ola, kaj la respubliko konsistas el 14 provincaj distriktoj (rajonoj), 4 urboj, 19 vilaĝoj de urba tipo. La respubliko nomitas laŭ la finna-ugra etno marioj, antaŭe nomitaj ĉeremis-oj; ili konsistigas 43% de la loĝantaro, 47% estas rusoj kaj 6% tataroj. Laŭ la stato de 2021 en la respubliko vivis 675 332 loĝantoj sur areo de 23 200 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 29 loĝantoj/km².
Subjekto de Rusia federacio | |
Respubliko Mariio ruse Республика Марий Эл herbej-marie Марий Эл Республик montar-marie Мары Эл Республик | |
Flago | Blazono |
respubliko de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Ĉevolga federacia regiono |
Ĉefurbo | Joŝkar-Ola |
Prezidanto | Jurij Zaicev (ekde majo 2022) |
Fondita | 4-a de Novembro 1920 |
Demografio | |
Loĝantaro | 696 459 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010) |
Loĝdenso | 30 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | Maria, rusa |
Etnoj | rusoj (45,1 %) marioj (41,8 %) tataroj (5,5 %) ĉuvaŝoj (0,9 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 23 375 km² |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 424000–425999 |
Aŭtokodoj | 12 |
OKATO | 88 |
ISO 3166-2 | RU-ME |
Retpaĝaro | www.gov.mari.ru |
La fina-ugraj loĝis en Mariio de la pratempo. En la 9-a jarcento en Mariio aperis slavoj. De la 16-a jarcento Mariio estas parto de Rusio. Marioj akiris aŭtonomecon en la jaro 1920.
La plej granda parto da loĝantaro estas rusoj, marioj estas la duaj. 51% de marioj loĝas ekster de la republiko.
Ĉefurbo: Joŝkar-Ola
Urbaj distriktoj: Joŝkar-Ola | Kozjmodemjansk | Volĵsk
Municipaj distriktoj: Gornomaria | Ustj-Vima | Kilemara | Kuĵenera | Mari-Tureka | Medvedeva | Morka | Novotorjala | Orŝanka | Paranjga | Sernura | Sovetska | Volĵska | Zvenigova
Ĉefurbo: Niĵnij Novgorod
Baŝkirio | Ĉuvaŝio | Kirova provinco | Mariio | Mordvio | Niĵnij-Novgoroda provinco | Orenburga provinco | Penza provinco | Permja regiono | Samara provinco | Saratova provinco | Tatario | Udmurtio | Uljanovska provinco
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mariio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.