Kirova provinco (ruse Ки́ровская о́бласть, ) estas provinco en norda parto de Eŭropa Rusio.
Ĝi limiĝas en nordo al Arĥangelska provinco kaj Respubliko Komiio, en oriento al Permja regiono kaj Udmurtio, sude al respublikoj Tatario kaj Mariio kaj okcidente al Niĵnij-Novgoroda provinco, Kostroma provinco kaj Vologda provinco.
Subjekto de Rusia federacio | |
Kirova provinco Кировская область | |
Flago | Blazono |
provinco de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Ĉevolga federacia regiono |
Administra centro | Kirov |
Guberniestro | Aleksandr Sokolov (ekde 10-a de majo 2022) |
Fondita | 7-a de decembro 1934 (ĝis 1936 Krai/Region) |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 341 312 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010) |
Loĝdenso | 11 loĝ./km² |
Oficiala lingvo | rusa |
Etnoj | rusoj (90,8 %) tataroj (2,9 %) marioj (2,6 %) udmurtoj (1,2 %) (Stato: 2002) |
Geografio | |
Areo | 120 374 km² |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 610000–613999 |
Aŭtokodoj | 43 |
OKATO | 33 |
ISO 3166-2 | RU-KIR |
Retpaĝaro | www.gov-vyatka.ru |
Kirova provinco situas en orienta parto de Orient-eŭropa ebenaĵo. La orienta parto de la provinco apartenas al Kama altebenaĵo. La plej granda rivero estas Vjatka kiu fluas al Volgo. En nordorienta parto estas rivero Kama.
La loĝantaro de Kirova provinco estas ĉirkaŭ 1,5 milionoj. La plej granda urbo estas Kirov. La plej granda parto el loĝantoj estas rusoj kaj minoritatoj estas tataroj, udmurtoj kaj marioj.
Kirova provinco estas malnova loĝregiono de udmurtoj kaj aliaj finn-ugraj popoloj. Novgorodaj komercistoj fondis en 1374 la urbon Hlinov (nuna Kirov). Ĉirkaŭ la urbo formiĝis Vjatka respubliko, kiu estis kunligita al Rusio en 1489.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kirova provinco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.