Maria Helena Kaczyńska (21-a de aŭgusto 1943—10-a de aprilo 2010) estis edzino de la pola prezidento Lech Kaczyński.
Maria Kaczyńska | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Maria Kaczyńska | |||||
Naskonomo | Maria Helena Mackiewicz | ||||
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1942 en Machów, hodiaŭ Pollando | ||||
Morto | 10-an de aprilo 2010 en Smolensk, Rusio | ||||
Mortis pro | hazarda morto vd | ||||
Mortis per | kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010) vd | ||||
Tombo | Wawel-katedralo, Krakovo vd | ||||
Lingvoj | pola • angla • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Pola Popola Respubliko • Pollando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Gdansko vd | ||||
Partio | Juro kaj Justeco vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Lech Kaczyński | ||||
Infanoj | Marta | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto vd | ||||
Laborkampo | ekonomikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
Unua damo de Pollando | |||||
Dum | 2005 – 10-a de aprilo 2010 | ||||
Antaŭulo | Jolanta Kwaśniewska | ||||
Sekvanto | Anna Komorowska | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maria Kaczyńska studis transportan ekonomion kaj internacian komercon en Sopot. Post finstudado en 1966 ŝi eklaboris en marista instituto en Gdańsk, kie ŝi ekkonis en 1976 ses jarojn pli junan ol ŝi Lech Kaczyński, kun kiu ŝi geedziĝis en 1978. En 1980 naskiĝis ilia filino Marta. Maria Kaczyńska parolis la anglan, la francan kaj iom da hispana kaj la rusa.
Ŝi naskiĝis kiel Maria Mackiewicz en Machów. Lia patro Czesław Mackiewicz batalis en Vilno en Armia Krajowa. Unu de ŝiaj onkloj batalis en la dua pola korpuso de generalo Władysław Anders en la batalo de Monte Cassino. Alia onklo estis murdita de NKVD en Katin.
Nome de la prezidento partoprenis kiel Speciala Sendito de la Pola Prezidento en multaj internaciaj solenaĵoj, reprezentante la ŝtatestron. La 1-an de februaro 2006 gastigis en Prezidenta Palaco la britan princinon Anna.
Maria Kaczyńska kiel Speciala Sendito de la Prezidento de Pollando partoprenis jenajn eventojn:
Maria Kaczyńska flugis por celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin kun sia edzo en aviadilo, kiu kraŝis dum surterigado en la rusa urbo Smolensk. Ĉiuj 88 pasaĝeroj kaj 8 deĵorantoj, kiuj estis en la aviadilo, mortis.
La 13-an de aprilo 2010 ĉerkon kun la korpo de Maria Kaczyńska alportis de Moskvo al Varsovio armea aviadilo kaj oni prezentis ĝin publike kun ĉerko de la edzo en Kolumna Salono de la Prezidenta Palaco en Varsovio. Laŭ pritakso de la Prezidenta Kancelario en la tagoj 13-17 de aprilo venis ĉirkaŭ 180 mil personojn por omaĝi la prezidentan paron.
La 18-an de aprilo 2010 Maria Kaczyńska estis enterigita kun la edzo en ĉefkatedrala baziliko de Sanktaj Stanislao kaj Venceslao en Krakovo en la kripto de Arĝentaj Sonoriloj en Vavelo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Maria Kaczyńska, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.