Sapotarbo (Manilkara zapota), kromnome maĉgumarbo , estas plantospecio el la familio de la Sapotacoj (Sapotaceae).
Tiu specio estas ekonomie grava, ĉar la laktosuko estas uzata por produkti naturgumon. La krudmaterialo nomiĝas ĉiklo. Ĝin oni uzas por fari maĉgumon. Ankaŭ la fruktoj de tiu arbo estas signifoplenaj. Ili estas ŝatataj fruktoj.
Manilkara zapota | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Manilkara zapota (L.) P.ROYEN | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ĝi estas malrapidkreskanta, longe vivanta, ĉiamverda arbo, kies normala alteco estas 12 ĝis 18 m, malofte ĝi fariĝas ĝis 40 m alta kaj atingas la trunkan diametron de 2 ĝis 3,5 m. Ĝi havas multe da blanka laktosuko. La dekoraj, simplaj folioj staras alterne en grupoj ĉe la pintoj de la branĉoj. La folitigoj longas 0,8 ĝis 3 cm. La elipsa aŭ oblonge elipsa ĝis renverse ovforma foliplato longas 4 ĝis 15 cm kaj larĝas 1,5 ĝis 6 cm. Ambaŭ foliflankoj havas la saman koloron kaj estas poste senharaj.
La radikoj disetendiĝas tuj sub la grunda surfaco. Ĉ. 80 % de la radikoj troviĝas en la profundeco malpli ol 75 cm. Ĉ. 66 % de la akvo, kiun la planto enkorpiĝas, la planto prenas el tiu tavolo.
La floroj staras unuope en la foliakseloj ĉe 1,2 ĝis 2,5 cm longaj flortigoj. La malgrandaj floroj estas sonorilformaj. La ses en du vicoj starantaj sepaloj longas 6 ĝis 10 mm, kaj estas ovoformaj oblongaj kaj pelte haraj. La petaloj estas blankaj, 6 ĝis 11 mm longaj. Je la duono ĝi formas koronan tubon. La kalikopintoj estas longaj ĝia ovformaj, la rando estas glatranda aŭ nu je la pinto denta. La staminodioj estas simile al la petaloj. La stamenoj samlongas kiel la staminodioj. La ovario estas dense silke hara; la 4,5 ĝis 8 mm longa stiluso nur estas hara ĉe la bazo.
Nur malgranda parto de la floroj poste havos fruktojn. Sepende de la kultivaro, la klimato kaj de la grundo la fruktoj estos maturaj post kvar kaj dek monatoj. La fruktoj estas brunaj, farunecaj, elipsaj aŭ ovoformaj ĝis preskaŭ globformaj. Ili havas perimetron de 5 ĝis 10 cm. La fruktokarno estas mola, dolĉa kaj helbruna ĝisruĝe bruna. La frukto estas kelkfoje sen semoj, plej ofte ĝi havas tri ĝis dekdu semojn. La haraj brunaj kaj nigraj semoj havas blankan randon kaj longas 16 ĝis 24 mm.
La kromosomnombro estas 2n = 24+1-3.
La origina devenregiono estas la regiono de Meksiko ĝis Kostariko.La specio disvastiĝas hodiaŭ de Meksiko kaj suda Florido trans la okcidentaj Indioj ĝis la nordo de Sudameriko. Ĝi ankaŭ kreskas sur aliaj kontinentoj kun tropikaj regionoj.
La komerca kultivado okazas en Barato, Filipinoj, Srilanko, Malajzio, Meksiko, Venezuelo, Gvatemalo kaj en kelkaj aliaj mezamerikaj landoj.
La laktosuko enhavas ĉ. 20–40 % de gumecaj, ksilano-polimeroj.Ĝi estas uzata por fari maĉgumon. La substanco por fari maĉgumon nomiĝas ĉiklo.La fruktoj estas krude manĝataj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Manilkara zapota, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.