Luan Arif STAROVA (makedone Луан Ариф Старова, naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1941 en Pogradec - mortis la 24-an de februaro 2022) estis albana verkisto kiu vivis en Nord- Makedonio.
Li verkas en la albana kaj en la makedona lingvoj.
Luan Starova | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Luan Arif Starova |
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1941 en Pogradec |
Morto | 24-an de februaro 2022 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | albana • makedona • franca |
Ŝtataneco | Nord-Makedonio • Albanio • Jugoslavio |
Alma mater | Literatura fakultato de Parizo • Universitato Santuloj Cirilo kaj Metodo • Zagreba universitato |
Okupo | |
Okupo | verkisto • universitata instruisto • diplomato • tradukisto • ĵurnalisto • literaturkritikisto |
Li kreskis en la Jugoslavio de Tito kaj studis la francan lingvon kaj literaturon ĉe Universitato de Skopje (1960–1967). Post lia diplomiĝo, li laboris kiel ĵurnalisto, fariĝanta en 1968 la redaktoro de la albanlingva programo de Televido Skopje.
Ekde 1985, Starova ankaŭ laboris en nombro de diplomatiaj poŝtoj en diversaj eŭropaj kaj arabaj landoj. Post kiam Norda Makedonio fariĝis sendependa stato, Starova estis nomumita kiel unua ambasadoro de lia lando en Francio (1994); poste li ankaŭ servis kiel la ambasadoro en Hispanio (1996) kaj en Portugalio.
Starova komencis verki romanojn en 1971. Pluraj de la romanoj de Starova eldonitaj ekde 1992 formas la tn. "balkana saga", en kiu li esploris la vivojn de homoj sur ambaŭ flankoj de la landlimo inter Albanio kaj Makedonia sub tri "Imperioj" -- la otomano, la faŝista kaj la stalinisma -- tra la rakonto de lia familio.
Luan Starova estas ankaŭ tradukisto de francaj literaturaj verkoj al la albana kaj la makedona.
La tempo de la kaprinoj (originalo: Време на козите, 1993)
En 2014 Christina E. Kramer, tradukistino al la angla, ricevis financan subtenon de la National Endowment for the Arts (Nacia Fonduso por la Artoj) pro ŝia laboro traduki la romanon La Vojo de la Angiloj (eble sub la angla titolo Pyramid of Water). Tio ĉi estis la unua fojo iam ajn ke subvencio de la National Endowment for the Arts estis aljuĝita al la subteno de traduko de makedonlingva verko al la angla.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Luan Starova, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.