La Loka Grupo estas aro da pli ol 40 galaksioj inter kiuj troviĝas la Lakta Vojo, galaksio nia.
Ties diametro estas proksimume 10 milionoj da lumjaroj.
Oni kredas, ke ĉiu membro de ĉi tiu grupo kunligiĝas per gravito, kaj tial la aneco al ĝi reprezentas realan fizikan ligon kaj ne hazardan geometrian strukturon. La plejparto, ĉirkaŭ 95%, de la videbla maso troviĝas en la Lakta Vojo kaj la Andromeda galaksio; la aliaj anoj estas multe pli malgrandaj aŭ eĉ nanaj galaksioj. La anoj de la Loka Grupo formas galaksiaron preskaŭ elipsoforman.
La Loka Grupo estas parto de la Virgulina supergalaksiaro, kiu nomiĝas laŭ la Virgulina galaksiaro en sia centro. Al tiu moviĝas la Loka Grupo.
La Loka Grupo inkluzivas de 3 spiralaj galaksioj, 2 elipsaj galaksioj, ĉirkaŭ 12 malregulaj galaksioj, ĉirkaŭ 4 nanaj elipsaj galaksioj, pli ol 20 nanaj sferaj galaksioj, kaj aliaj ne klare kategoriigitaj.
La Lakta Vojo kaj la Andromeda galaksio estas spiralaj galaksioj kaj ĉiu havas propran sistemon de satelitaj galaksioj.
La aliaj membroj estas gravite ekskluzivataj de la grandaj subgrupoj: IC 10, IC 1613, Nano Phoenix, Leo A, Nano Tucana, Nano Cetus, Malregula Nano Pegasus, Wolf-Lundmark-Melotte, Nano Aquarius, kaj Malregula Nano Sagittarius.
La Andromeda galaksio situas ĉe 2,52 milionoj da lumjaroj aŭ 1,58×1011 AU fore de nia Lakta Vojo. Ĝi havas ĉirkaŭe 1 000 miliardojn da steloj en si, kompare al ĉirkaŭe 200-400 miliardoj da steloj en nia Lakta Vojo. La Galaksio Triangulum situas ĉe 2,81 milionoj da lumjaroj fore de nia Lakta Vojo kaj ĝi havas ĉirkaŭe 30-40 miliardojn da steloj en si.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Loka Grupo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.