Litoviaj Judoj

La litoviaj judoj - jide ליטוואק , plurale Litvakes, ina formo Litviĉke, plural Litviĉkes (litove Litvakas, plurale Litvakai, ruse Литвак, plurale Литваки́), komparu la esperantlingvan vorton Litvo por la Grandduklando Litovio laŭ la slava vorto Litva por Litovio - ekde la mezepoko estis grava parto de la loĝantaro de la historia Grandduklando Litovio, kies teritorio kovris grandajn partojn de la nuntempaj ŝtatoj Litovio, Belorusio kaj Ukrainio, kaj iom de la nunaj Latvio kaj Pollando.

Litoviaj judoj
etnoreligia grupo
judojaŝkenazo
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
Ĥaredoj
Litoviaj Judoj
vdr
Litoviaj Judoj
vivteritorioj de litovaj kaj polaj judoj en la Rusia Imperio ĉirkaŭ la jaro 1905

La historio de la judoj en Litovio fontis en la frua mezepoko. La unuaj judoj probable enmigris el sudoriento en la teritorion de la pli posta Grandduklando Litovio. En multe pli grandaj nombroj ekde la 12-a jarcento german- respektive jidlingvaj judoj sekve de la mezepokaj kontraŭjudaj pogromoj (kadre de la krucmilitoj kaj de paniko pri pestaj epidemioj) enmigris el germanlingvaj regionoj de Mezeŭropo orienten. La plejparte religie toleremaj regantoj de la Reĝlando Pollando kaj de la Grandduklando Litovio subtenis la loĝigon de judaj enmigrintoj, kies scipovoj, konoj kaj kontaktoj estis tre prosperiga por la ekonomia evoluoj de tiuj landoj. Post la mezepoko pli kaj pli kreskis la nombro de judaj civitanoj kaj judaj komunumoj en Litovio samkiel en Pollando, kaj iom post iom la Grandduklando Litovio en la 17-a kaj 18-a jarcentoj evoluiĝis ĝis centro de eŭropa judismo, kun kultura centro en la litova ĉefurbo Vilno, kiu nomatis „Jerusalemo de Litovio“ aŭ „Jerusalemo de la Nordo“.

Post la sovetunia konkero de la tri baltiaj respublikoj sekve de la pakto Molotov-Ribbentrop en junio 1940, pli ol miliono da judoj vivis en la teritorio de la historia Litovio, dividita inter ses tiutempaj ŝtatoj: Latva SSR: 94 000, Litova SSR: 147 000, Pollando: 505 000, Rusia SFSR: 4 000 , Belorusa SSR: 375 000, Ukrainia SSR: 32 000. Pli ol 90 procentaĵoj da ili dum la okupo fare de la armeo de Nazia Germanio inter la jaroj 1941 kaj 1945 murdiĝis fare de la germanaj nazioj kaj iliaj lokaj helpantoj.

Litoviaj Judoj
La eksa juda gimnazio en Vilno

Grandduklando Litovio

La ekzisto de judoj en Litovio unuafoje skribe dokumentiĝis en 997. En Eišiškės, malgranda urboeto sude de Vilno, troviĝis judaj tomboŝtonoj, kiuj parte estas el la 11-a jarcento. La historiisto Abraham Harkabi defendis la hipotezon ke judoj el Babilonio kaj aliaj teritorioj de okcidenta Azio en la 9-a kaj 10-a jarcentoj enmigris al Litovio. Pli pruveblas la alternativa tezo ke judoj post la pereo de la regno de Ĥazaroj ekvivis kiel internaciaj komercistoj en la fortikitaj urboj de la Grandduklando Litovio, aparte en Gardinas (Grodno), Kaŭno (Kovno), Minsk kaj Pinsk. Ili havis la titolon servi camarae regis "ĉambraj servistoj de la regantoj" kaj havis la protekton de la grandduko kaj ties reprezentaj regantoj. Simon Dubnov supozas, ke judoj jam sekve de la Unua Krucmilito fine de la 11-a jarcento el germanlingvaj teritorioj de Centra Eŭropo enmigris al Litovio.

Survoje al grandpotenco

Litoviaj Judoj 
Grandduklando Litovio kaj Reĝlando Pollando en la 15-a jarcento
flave: la Grandduklando Litovio

Laŭ legendo jam la grandduko Gediminas mallonge post la jaro 1320, kiam fondiĝis la urbo Vilno, donis al la judoj de Litovio privilegiojn. La plej malnovaj dokumente konservitaj privilegioj estas de Vytautas el 1388 por la judoj de Bresto kaj Trakai, la antaŭa ĉefurbo de Litovio - tiuj dokumentoj orientiĝas laŭ pli malnovaj modeloj el Pollando. La postan jaron Vytautas al la judoj de la urbo nun nomata Hrodno (litove nomata Gardinas, pole Grodno) donis aparte ampleksan privilegion, kiu garantiis posedon, liberan moviĝon kaj religian praktikadon sen ia limigo. El la privilegia dokumento evidentiĝas, ke la judoj jam ekde longa tempo vivis en la urbo, posedis grundon kaj profesie laboris en multaj ekonomiaj branĉoj, ke ili kiel metiistoj kaj komercistoj havis ekzakte la samajn rajtojn kiel kristanoj kaj ke en la urbo estis sinagogo kaj juda tombejo. La judoj en la Grandduklando Litovio, kontraste al Pollando, jam tiutempe konsistigis "trian socian tavolon" samrajtan al la kristana urbanaro. Sub grandduko Vytautas karaimoj el la duoninsulo Krimeo estis loĝigitaj en Trakai. La nombron de la judoj en la tiutempa Grandduklando fakuloj taksas je 6 000.

En la 14-a kaj 15-a jarcentoj kreskis la prospero kaj influo de la judaj komunumoj. Ekestis bonhava juda socia tavolo de komercistoj, terposedantoj kaj impostkolektantoj, dum la plimulto de judaj loĝantoj vivis en malriĉaj cirkonstancoj. En 1495 la judoj surprize estis forpelitaj el Litovio de grandduko Aleksandro. La litovaj judoj ekvivis en al najbara regno Pollando, kaj rajtis, post kiam Aleksandro post la morto de sia frato heredis la reĝan kronon de Pollando, reveni al Litovio. Ankaŭ la sinteno de liaj posteuloj Sigismondo la 2-a de Litovio kaj Sigismondo la 3-a Aŭgusto al la judoj estis ofte kontraŭdira. En 1528 grandduko Sigismondo la 1-a preme de la kristanaj urbanoj malpermesis al la judoj la vivadon kaj komercadon en Vilno kaj poste ankaŭ en Kaŭno, sed li samtempe nomumis judojn impostkolektantoj de ambaŭ urboj kaj konfirmis la privilegiojn de la judoj en statuto de 1529. En statuto de 1566 la judaj civitanoj tamen estis devigitaj porti flavan ĉapon aŭ ĉapelon por kontrastigi ilin de la kristanaj civitanoj.

Konataj judoj de litova deveno

Litoviaj Judoj 
busto de la gaono de Vilno en la loko de la eksa granda sinagogo en Vilno
Litoviaj Judoj 
Marc Chagall, portreto de Jehuda Pen, ĉ. la jaro 1915
Litoviaj Judoj 
la violinisto Jascha Heifetz en 1953
  • Ŝalom Jakob Abramoviĉ (Mendele Moiĥer Sforim) (naskiĝis en 1836 en Kopyl apud Minsko; mortis en 1917 en Odeso), verkisto
  • Jitzhak Ben Zwi (naskiĝis en 1884 en Poltavo; mortis en 1963 en Jerusalemo, Israelo) cionisma politikisto kaj dua ŝtata prezidanto de Israelo
  • Moŝe Arens (naskiĝis en 1925 Kaŭno), israela politikisto
  • Menaĥem Begin (naskiĝis en 1913 en Brest-Litovsk; mortis en 1992 en Jerusalemo, Israelo), israela politikisto
  • Abraham Cahan (naskiĝis en 1860 en Podberesy apud Vilno; mortis en 1951 en Novjorko, Usono), socialista ĵurnalisto kaj verkisto
  • Marc Chagall (naskiĝis en 1887 en Peskovatik apud Vitebsk; mortis en 1985 en Saint-Paul-de-Vence, Francio), pentristo
  • Leonard Cohen (1934-2016), kanada kantaŭtoro, kantisto, poeto, artisto, laŭreato de Premioj Princo de Asturio, Grammy Award, Premio Juno, enestanta en Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo
  • Simon Dubnov (naskiĝis en 1860 en Mszislau; mortis en 1941 en Rigo), historiisto
  • Romain Gary (naskiĝis en 1914 en Vilno; mortis en 1980 en Parizo, Francio), verkisto kaj diplomato, honorigita per la premio Goncourt
  • Leopold Godowsky (naskiĝis en 1870 en Žasliai apud Vilno; mortis en 1938 en Novjorko, Usono), pianisto kaj komponisto
  • Emma Goldman (naskiĝis en 1869 en Kaŭno; mortis en 1940 en Toronto, Kanado), amerika anarkiistino kja pripaca aktivulino
  • Nahum Goldmann (naskiĝis en 1895 en Viŝneva apud Valóĵin; mortis en 1982 en Bad Reichenhall, okcidenta Germanio), fondinto de la Monda Juda Kongreso)
  • Aron Gurviĉ (naskiĝis en 1901 en Vilno; mortis en 1973 en Zuriko, Svislando), filozofo
  • Laurence Harvey (naskiĝis en 1928 en Joniškis; mortis en 1973 en Londono, Britio), filmaktoro
  • Jascha Heifetz (naskiĝis en 1901 Vilno; mortis en 1987 Los-Anĝeleso, Usono), violinisto
  • Jay M. Ipson (naskiĝis en 1935 Kaŭno), fondinto kaj direktoro de la muzeo Virginia Holocaust Museum en Richmond
  • Al Jolson (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1886 en Seredžius, komunumo Jurbarkas; mortis en 1950 en San-Francisko, Usono), usona kantisto
  • Alter Kacyzne (naskiĝis en 1885 Vilno; mortis en 1941 en Ternopil, Ukrainio), fotisto kaj verkisto
  • Grigori Kanoviĉ (naskiĝis en 1929 en Kaŭno), verkisto
  • Menke Katz (naskiĝis en 1906 en Švenčionys; mortis en 1991 en Spring Glen, Novjorkio, Usono), poeto
  • Joseph Gedalja Klausner (naskiĝis en 1874 en Olkeniki, komunumo Trakai; mortis en 1958 en Jerusalemo, Israelo), historiisto, literatura kaj religia sciencisto
  • Sir Aaron Klug (naskiĝis en 1926 en Želva, komunumo Vilno), biokemiisto, en 1982 honorigita per la Nobelpremio pri kemio
  • Emmanuel Levinas (naskiĝis en 1906 en Kaŭno; mortis en 1995 en Parizo, Francio), filozofo
  • Isaak Iljiĉ Levitan (naskiĝis en 1860 en Kybartai; mortis en 1900 en Moskvo), pentristo
  • Jacques Lipchitz (naskiĝis en 1891 en Druskininkai; mortis en 1973 en Capri, Italio), skulptisto
  • Salomon Maimon (naskiĝis en 1753 en Sukoviborg apud Mir; mortis en 1800 en Nieder-Siegersdorf apud Freystadt, Silezio, filozofo de la Klerismo
  • Michael Marks (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1860 en Slonim; mortis en 1907 en Britio), kunfondinto de la komerca entrepreno Marks & Spencer
  • Louis B. Mayer (naskiĝis en 1885 en Minsk; mortis en 1957 en Los-Anĝeleso, Usono), usona filmproduktisto
  • Icchokas Meras (naskiĝis en 1934 en Kelmė), verkisto
  • Hermann Minkowski (naskiĝis en 1864 en Kaŭno; mortis en 1909 en Göttingen), matematikisto kaj fizikisto.
  • Pauline Newman (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1889 en Kaŭno; mortis en 1986 en Novjorko, Usono), socialistino kaj sindikatistino (International Ladies' Garment Workers' Union (ILGWU))
  • Jehuda Pen (naskiĝis en 1854 en Zarasai; mortis en 1937 eb Vitebsk), pentristo
  • Ŝimon Peres (naskiĝis en 1923 Viŝneva apud Valózhin), israela politikisto, honorigita per la Nobelpremio pri paco, ŝtata prezidanto de Israelo
  • Ŝlomo Samuel Rapoport (An-Ski) (naskiĝis en 1863 en Vitebsk; mortis en 1920 en Varsovio), verkisto kaj ĵurnalisto, verkisto de la teatraĵo der Dibbuk
  • Salman Ŝasar (naskiĝis en 1889 Mir; mortis en 1974 en Jerusalemo, Israelo), israela politikisto, tria ŝtata prezidanto de Israelo
  • Elijah Ben Salomon Salman, Gaono de Vilno (naskiĝis en 1720 en Selez apud Grodno; mortis en 1797 en Vilno), rabeno kaj klerulo
  • Ŝneur Salman de Liadi (naskiĝis en 1745 en Ljosna; mortis en 1812 en Hadicz, distrikto Poltavo), fondinto de la ĥasida movado Ĥabad-Lubaviĉ
  • Joe Slovo (naskiĝis en 1926 en Obeliai, komunumo Rokiškis; mortis en 1995 Johannesburg, Sudafriko), sudafrika komunista politikisto, membro de la Afrika Nacia Kongreso
  • Ĥaim Sutin (naskiĝis en 1893 en Smiloviĉi apud Minsko; mortis en 1943 en Parizo, Francio), pentristo
  • Abraham Sutzkever (naskiĝis en 1913 en Smorgon apud Vilno; mortis en 2010 en Tel-Avivo, Israelo), verkisto
  • Meir Vilner (naskiĝis en 1918 en Vilno; mortis en 2003 en Israelo), israela komunista politikisto, kunsubskribinto de la deklaro pri ŝtata sendependeco de Israelo
  • Max Weinreich (naskiĝis en 1894 en Kuldiga; mortis en 1969 en Novjorko, Usono), lingvisto, kunfondinto de la organizaĵo YIVO en Vilno
  • Uriel Weinreich (naskiĝis en 1926 en Vilno; mortis en 1967 en Novjorko, Usono), lingvisto
  • Ĥaim Weizmann (naskiĝis en 1874 en Motal; mortis en 1952 en Jerusalemo, Israelo), kemikisto, cionisma politikisto kaj unua ŝtata prezidanto de Israelo
  • Ossip Zadkine (naskiĝis en 1890 en Vitebsk; mortis en 1967 en Parizo, Francio), pentristo kaj skulptisto
  • Ludwik Lejzer Zamenhof (naskiĝis en 1859 en Białystok; mortis en 1917 en Varsovio), oftalmologo kaj filologo, iniciatinto de la lingvo Esperanto

Vidu ankaŭ

Notoj

Tags:

Litoviaj Judoj Grandduklando LitovioLitoviaj Judoj Konataj judoj de litova devenoLitoviaj Judoj Vidu ankaŭLitoviaj Judoj NotojLitoviaj JudojBelorusioGrandduklando LitovioJideLatvioLitoveLitovioLitvoPollandoRuseUkrainio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

HeřmaničkySankta KompanioMuzeo en la alpafadejo (Zella-Mehlis)Vojaĝo al KazohinioFinna lingvoHidișelu de JosSistemo por administrado de enhavo3-DekinoMerkredoŜtonumo de la diabloCarcaixent (stacidomo)SandakanKievoWest Ham United10 HigiaLa Besto-FarmoEldomigoĜenerala Publika Permesilo de GNUOficialaj aldonojEgon SchmidtTrpístyLondonoKolumo3-HeptinoÉdouard-Henri AvrilPuba montoGyula BarthosHimenoPornhubLibreOfficeZaragozoMalaja lingvoEsperanto-muzikoAristotelo2-OktinoTaylor SwiftPjotr Iljiĉ ĈajkovskijJoe BidenApple TV+2006Lineara algebroNational Basketball AssociationKotonsepariloJapanioKladruby (apartigilo)GavaroIBMFriedrich Karl ForbergThe Tortured Poets Department1932Proksimaĵoj MadridoArdenoj1993Bihar vármegyeSandviĉo (seksumado)PlatonoEl Pozo (stacidomo)BilbejsKeratokonusoDomajna nomsistemoSalinas (Alakanto)Hejma katoŠibenice (artileria fuortaro)Unuiĝinta ReĝlandoAcetatoNacia Park-Rezervejo de la Mingana InsularoDimanĉo🡆 More