Minsko (beloruse Мінск aŭ Менск, ruse Минск) estas la ĉefurbo de Belorusio ekde la jaro 1919.
Ĝi estas la centro de la minska regiono kaj de distrikto. Tra la urbo pasas gravaj aŭtoŝoseoj kaj fervojoj, ekzistas du flughavenoj. La urbo situas borde de la rivero Svislaĉ.
Minsko | |||
beloruse Мінск aŭ Менск'', ruse Минск | |||
Urbo | |||
| |||
Oficiala nomo: Мінск aŭ Минск | |||
Lando | Belorusio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Minska regiono | ||
Distrikto | Minska distrikto | ||
Historiaj regionoj | 4 | ||
Metroo | Metroo de Minsko | ||
Rivero | Svislaĉ | ||
Situo | Minsko | ||
- alteco | 220 m s. m. | ||
- koordinatoj | 53° 54′ 08″ N 27° 33′ 41″ O / 53.90222 °N, 27.56139 °O | ||
Areo | 409,5 km² (40 950 ha) | ||
Loĝantaro | 1 885 100 (01.01.2012) | ||
Denseco | 4 603,42 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1067 | ||
Primatoro | Uladzimir Kukharau (ekde 3-a de septembro 2020) | ||
Horzono | FET (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 220001-220141 | ||
Telefona antaŭkodo | +375 17 | ||
Aŭtokodoj | 7 | ||
Honorigo | Urbo-Heroo | ||
Situo enkadre de Eŭropo | |||
Situo enkadre de Belorusio | |||
Mapo de Minsko | |||
Vikimedia Komunejo: Minsk | |||
Retpaĝo: www.minsk.gov.by | |||
La antikva belorusa nomo estas Менск aŭ Менеск (prononcu: Mjensk, Mjenjesk). La nomo devenas aŭ de legenda heroo Menesko, kiu loĝis tie ĉi kaj defendis la urbon, aŭ de vorto мена (ŝanĝo) - pro interkruciĝo de vojoj tie ĉi estis foiroj, merkatoj, aŭ de rivero Менка (Mjenka).
Kiam Belorusio (tiutempe: Granda Duklando Litova) unuiĝis kun Pola reĝlando, oficiala kaj pli prestiĝa lingvo de la komuna ŝtato iĝis la pola. Tiam oni ŝanĝis la nomon de la urbo al pli kutima por poloj formo Mińsk (Minsk). Jam ekzistis pola urbo Mińsk Mazowiecki, do Minsko nomiĝis pole: Mińsk-Litewski aŭ Mińsk-Białoruski ("minsko litva" aŭ "minsko belorusa"). Poste kiam la teritorio iĝis parto de Rusa imperio, la nomo restis sama en la rusa lingvo: Минск (Minsk). En 1917 rezulte de la rusia revolucio Belorusio ekhavis sendependecon kaj revenigis la nomon Менск. Tamen en 1939 bolŝevika registaro ŝanĝis la nomon je pli simila al la rusa varianto: Мінск, kiu estas oficiala ĝis nun.
Batalo de Minsko aŭ Minska Ofensivo (en la rusa: Минская наступательная операция) estis parto de la dua fazo de la Belorusia Strategia Ofensivo de la Ruĝa Armeo en somero de 1944 dum la Dua Mondmilito, komune konata kiel Operaco Bagration.
La urbo konsistas el 9 distriktoj:
Minsko estas granda trafikcentro. Por transportado de pasaĝeroj servas 8 tramaj itineroj, ĉirkaŭ 70 trolebusaj, pli ol 100 aŭtobusaj, du linioj de metroo kaj multegaj taksioj. La urbo havas kelkajn aŭtobusajn kaj fervojajn staciojn por ligi kun suburboj kaj aliaj enlandaj kaj eksterlandaj urboj, du flughavenoj el kiuj unu estas la Nacia flughaveno Minsko.
En 2017 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Minsko.
En Minsko naskiĝis:
La urbo havas amikajn rilatojn interalie kun
Krome la urbodistriktoj Partizan kaj Oktjabr havas partnerajn rilatojn interalie kun
En Minsko Adam Jodko propagandis Esperanton.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Minsko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.