Leon CYBORAN (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1928 en Krakovo, mortis la 6-an de junio 1977 en Varsovio) - pola filozofo kaj sanskritologo, historiisto de la hinda filozofio, esploristo de la klasika jogo, tradukinto kaj interpretisto de ties fontaj traktaĵoj, ankaŭ kreanto de la propra, originala filozofio (surbaze de esotera lingvistiko).
Lekciisto ĉe la Akademio de Katolika Teologio en Varsovio kaj la Katolika Universitato de Lublin.
Leon Cyboran | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1928 en Krakovo | |
Morto | 6-an de junio 1977 (48-jaraĝa) en Varsovio | |
Mortis per | trafikakcidento vd | |
Lingvoj | pola • sanskrito vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Alma mater | Universitato de Varsovio • Ekonomika Universitato de Vroclavo vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • verkisto de nefikcio • tradukisto vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Disĉiplo de profesoroj: Jan Legowicz (filozofo, historiisto) kaj Eugeniusz Słuszkiewicz (hindeŭropisto, hindologo). En Barato ricevis sanskritan nomon Siṁha Śivorām aŭ (laŭ alia raporto) Siṁha Śivovarṇ (kie siṁha signifas leono = Leon (samptempe "leono" simbolas venkon); Śiva estas nomo de la dio de joganoj, Rāma - nomo de la alia grava dio de hinduismo, varno estas socia grupo), t.e. "(Venkanta) Leono de la gento de Śiva" (de la kasto de joganoj).
Siatempe unusola en Pollando fakulo pri la hinda filozofio, unu el malmultaj okcidente, edukita pri la eŭropa filozofio kaj la hinda filologio. Leon Cyboran finis tri studdirektojn: filozofion kaj ekonomikon en Vroclavo kaj hindologion en Varsovio, doktoriĝis ĉe la Filozofia Fakultato de la Varsovia Universitato surbaze de disertaĵo Purusza – byt podmiotowy w „Jogasutrach” (Próba nowej interpretacji systemu jogi) (Puruŝo – ento subjekta en „Jogasutroj”. Provo de nova interpreto de la sistemo de jogo). Lekciisto ĉe ATK en Varsovio (Akademio pri la Katolika Teologio) kaj KUL en Lublin (Katolika Universitato Lublina).
Li komencis en la du universitatoj de Pollando novan aliron en la monda scienco (escepte de Hindio) – regulajn lekciojn pri la hinda filozofio kune kun la instruo de sanskrito en filozofiaj fakoj, ekster la orientalistikaj institutoj, kaj postulis ke aliaj okcidentaj universitatoj sekvu la ekzemplon. Aŭtoro de la projekto fondi en Barato Internacian Akademion pri la Hinda Filozofio. Li emfazis neprecon rompi eŭropcentrismon de onia filozofia penso kaj bezonon plivastigi onian pensan horizonton en filozofio. La hindan filozofion lekciis por studentoj de filozofio por pliampleksi ilian pensokampon.
Tradukinto - de sanskrito en la polan lingvon - de fundamentaj traktaĵoj pri la klasika jogo: Jogasutroj de Patanĝali kaj la unua komentario Jogabhaŝja de Vjaso, eldonitaj de PWN (Ŝtata Scienca Eldonejo) en la serio „Biblioteko de Klasikuloj pri Filozofio” sub la titolo Klasyczna joga indyjska (Klasika hinda jogo). La aŭtoro de libro Filozofia jogi (Filozofio de jogo) kaj de pluraj artikoloj pri la hinda filozofio. Konanto de teorio kaj praktiko de la jogo en la monda skalo. Tro frua foriro ne permesis al li fini habilitan disertaĵon „Joga klasyczna. Filozofia i praktyka” (Klasika jogo. Filozofio kaj praktiko), kiu estis defendota aŭtune 1977 ĉe la Filozofia Fakultato de Katolika Universitato en Lublin. Same li ne finis aliajn kontribuojn pri la hinda filozofio kaj la propra.
Kontraŭkomunisto, defendanto de individuismo kaj sendependo de la individuo, kies moto estis – estu libera kaj donadu liberon. Granda morala aŭtoritato kaj edukanto de junularo. Pro sia kritiko de totalisma reĝimo kaj decida maljeso kunlabori kun Sekureca Servo alfrontis akran konflikton kun la komunisma registaro. Pro sia senkompromisa sinteno perdis laboron ĉe Varsovia Universitato kaj estis konstante gvatata. Malaperis la 3-an de junio 1977.
Estu libera kaj donadu liberecon
(La plej alta moralleĝo)
Mi estas spirito
Ekstere homo
(La tuta religio)
Vivu per la koro
Menso malvarmigu ĝian ardon
Sed ne estingu
Ne serĉu feliĉon
agu
feliĉon vi havas ene
Pri la amo
Ne avidu
Sed admiru
En spiriteco ĉio inverse
Por la mensulo paradoksoj
Ne ekzistas problemoj
Pririgardo! Prijuĝo!
Decido, ago!
Kolektis Tadeusz Suchocki, tradukis Lidia Ligęza
En 2015 Instituto pri Nacia Memoro komencis enketan esploron. Wiki EsperantoAntropologo pruvis surbaze de prisekcaj fotoj de la kadavro, prezentita post kelkaj semajnoj al familianoj por identigo, ke ili montras alian personon ol fotoj de la viva homo. La eltombigo, okazinta februare 2017, permesis genetikan esploron, kiu montris, ke la genetika kodo estas identa kun tiu de la fratino Zofia Muzyka. Akuzisto, jam post retombigo, plu esploras la kazon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Leon Cyboran, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.