Disertaĵo (aŭ, arĥaike kaj evitinde, disertacio) estas skriba raporto pri studoj kaj esploroj de scienca temo.
Ĝi prezentas la rezultojn de la esploroj kaj la konkludojn kaj "tezojn" de la aŭtoro.
La verkado de disertaĵo kutime estas parto de doktoriĝo ĉe universitato aŭ alia esplora instituto.
Se studento verkas raporton por scienca grado malpli altnivela (bakalaŭreco, magistreco), oni plej ofte nomas ĝin ne "disertaĵo", sed "scienca verko", "laboraĵo" aŭ simile.
Disertacioj (por akiri doktoran gradon) povas esti trispecaj:
a, disertacio kun resumo de la enhavo en Esperanto ĉe la fino de la kajero;
b, la temo mem estas pri Esperanto, ekzemple la lingvo kiel objekto de la studo, ĝia utilo, socia signifo;
c, la detaloj de la studobjekto estas ricevitaj per enketo danke al Esperanto, per delegitoj de UEA, ktp. En UEA-Jarlibro 1930, p. 40 troveblas aŭtoroj kaj titoloj de 6 tiaj disertacioj.
Statistiko pri esperanto-disertacioj
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Disertaĵo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.