La morto en Venecio (origina titolo en la itala: Morte a Venezia) estas filmo de 1971 reĝisorita de Luchino Visconti kaj protagonita de Dirk Bogarde kaj Björn Andrésen.
La filmo estas bazita sur la romano La morto en Venecio, unue publikigita en 1912 kiel Der Tod in Venedig de la germana verkisto Thomas Mann.
La morto en Venecio | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Morte a Venezia |
Originala lingvo | angla lingvo • itala lingvo • pola lingvo • franca lingvo |
Kina aperdato | 1 mar. 1971, 5 mar. 1971, 23 maj. 1971, 27 maj. 1971, 28 maj. 1971, 1 jun. 1971, 4 jun. 1971, 4 jun. 1971, julio 1971, 15 jul. 1971, 28 jul. 1971, 11 aŭg. 1971, 27 aŭg. 1971, 10 sep. 1971, 14 sep. 1971, 27 sep. 1971, 2 okt. 1971, 12 nov. 1971, 26 jan. 1972, 17 apr. 1972, 6 jul. 1972, 7 sep. 1972, 25 jan. 1973, februaro 1974, 1971 |
Ĝenro | filma dramo, samseksemeca filmo, filmo bazita de literatura verko |
Kameraado | Pasqualino De Santis |
Reĝisoro(j) | Luchino Visconti |
Produktisto(j) | Luchino Visconti |
Scenaro | Nicola Badalucco • Luchino Visconti • Thomas Mann |
Filmita en | Venecio |
Loko de rakonto | Venecio |
Muziko de | Gustav Mahler |
Rolantoj | Dirk Bogarde • Romolo Valli • Mark Burns • Nora Ricci • Marisa Berenson • Carole André • Björn Andrésen • Silvana Mangano • Franco Fabrizi • Sergio Garfagnoli • Eva Axén • Nicoletta Elmi • Mirella Pamphili • Marco Tulli • Leslie French |
Produktinta firmao | Warner Bros. Alfa Cinematografica Warner Bros. Pictures |
Honorigoj | National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
La ĉefrolulo, Gustav von Aschenbach, travels travojaĝas Venecion pro sanaj kialoj. Tie, li iĝas obsedita kun la sensacia beleco de adoleskanta pola knabo nomata Tadzio gastiganta kun sia familio en la sama Grand Hôtel des Bains ĉe la Lido de Venecio ol Aschenbach.
En la longa antaŭaĵo de la filmo vaporŝipo glitas dum matenkrepusko en la lagunon de la urbo, dum aŭdeblas la transmonda adaĝeto el la 5-a simfonio de Gustav Mahler. Sur la ferdeko sidas la komponisto, enfermita en sian mantelon kaj protektita kontraŭ la malvarmo per ŝalo, kaj rigardas en la malproksimecon.
Dum li atendas en la hotelhalo la vespermanĝon, al li okulfrapas grupo da polaj junuloj, akompanata de edukistino. Kiel sorĉumate lia rigardo restas sur la bela knabo Tadzio, kiu vestita per angla marista kostumo enpensiĝinte rigardas en la spacon. Elire de ĉi tiu bildo la pensoj de Aschenbach glitas reen al interparolado kun amiko Alfried, dirigento, kiu prezentis kelkajn el liaj verkoj. En ĉi tiu rememoriga sceno Alfried ludas sur pianego partojn el la adaĝeto, dum Aschenbach, elire de la metaforo de sablohorloĝo, pensumas pri la pasemo kaj la komence apenaŭ rimarkebla, poste rapida paso de la tempo. Tiam ili parolas pri la demando, kiel povas estiĝi beleco en la arto kaj ĉu la natura beleco superas la artan. La dirigento je tio verve defendas kontraŭ Aschenbach la tezon, ke beleco povas ekesti nur nature kaj ne per arto. Dum ĉi tiuj vortoj pri la beleco la vizaĝo de Tadzio aperas en la filmo.
Kelkajn tagojn poste Aschenbach rigardas ekde korbseĝo Tadzion ludantan kun aliaj geknaboj sur la plaĝo, vidaĵo kiu lin instigas al partoj de komponaĵo. En ĉi tiu sceno eksonas la Misterioso el la 3-a simfonio de Mahler („Atentu, hom'!“).
En la plua paso la komponisto ne sukcesas majstri siajn sentojn por la knabo platone kaj plu-uzi ilin por sia kreado. Sen iam ajn paroli kun Tadzio li eniĝas en erotikan sorĉon kaj kaŝe persekutas lin kaj lian familion tra la urbo. Fiaskas provo eskapi el siaj sentoj kaj forlasi la urbon, en kiu eksplodas la ĥolero. Pli kaj pli la pli aĝa viro perdiĝas en la sentoj por la pli juna kaj en siaj revoj. Kiam la familio de Tadzio forvojaĝas, li persekutas lastan fojon la knabon al la plaĝo. En la kuŝseĝo Aschenbach morte kunsinkas, erupcio de ŝvito kaŭzas, ke la farbo de lia farbita hararo fluas sur lia vizaĝo.
Klare estu ligo inter eroto kaj estetiko. Tadzio estas seduktisto. Li estas konscia provokeme. Li estas tre inspira. Li estas pli ol objekto ĉar li emanas pli ol belecon. Li reprezentas amo por la vivo, kiel okazas en La Portreto de Dorian Gray de Oscar Wilde, kvazaŭ ne temas pri plena plenumado.
Je la fino estis miksiĝo kun la dionizeco farita de Tadzio.
El la renoma verkisto, Visconti faras maljuniĝantan komponiston, al kiu li pruntas trajtojn de Gustav Mahler. La antaŭhistorio en Munkeno kaj Pula el la novelo forfalas en la filmo. Visconti ligas en sia filmo plurajn motivojn kaj temojn el la kompleta verkaro de Thomas Mann, kun kiu li ĉiam denove okupiĝis kaj kiun li renkontis en 1951. Ekzemple li transprenas el ties romano Doktor Faustus la nomon „Esmeralda“ por la ŝipo, per kiu Aschenbach atingas Venecion samkiel viziton de putinejo, alude al Nietzsche. Kontrapunkte uzataj estas la parte akraj diskutoj de Aschenbach kun Alfried pri la arto kiel rezulto de spirita proceso. La komencan kredon de Aschenbach je ĝia „platona“ pureco frontas la natura-sensuala beleco de Tadzio, kiun li finfine ne povas rezisti.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article La morto en Venecio (filmo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.