Ĥolero: Bakteria malsano de la intesto

Ĥolero estas malsano infekta de la intestoj kaŭzita de la bakterio Vibrio cholerae.

Ĥolero: Historio, Kuracado, Ĥolero en realo kaj fikcio Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun kolero.

Ĉi tiu bakterio estas normale enstomakigita per infekta trinkakvo aŭ per manĝado de nesufiĉe kuiritaj moluskoj. Simptomoj povas gami el neniu, al mildaj, kaj al akraj, kaj inkluzivas likvidan diareon, kiu daŭras kelkajn tagojn, abdomenajn kaj muskolajn kramfojn, naŭzon, vomadon, malekvilibron ĉe elektrolitoj kaj senakviĝadon. Tio povas rezulti en kaviĝintaj okuloj, malvarma haŭto, malplia haŭtelasteco, kaj faltiĝo de manoj kaj piedoj. La dehidratiĝo povas rezulti en la fakton ke la haŭto iĝas blueca. Simptomoj startas du horojn al kvin tagoj post ekspono. Sen kuracado, morto ofte okazas pro senakvigado de la malsanulo.

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (prova versio 11)
1... ĥolero
Ĥolero: Historio, Kuracado, Ĥolero en realo kaj fikcio
v • d • r
Ĥolero: Historio, Kuracado, Ĥolero en realo kaj fikcio
Desegno de Morto alportanta ĥoleron, en Le Petit Journal (1912)
Ĥolero: Historio, Kuracado, Ĥolero en realo kaj fikcio
Persono kun forta dehidratiĝo pro ĥolero. Notu la sinkintajn okulojn kaj pliigitan haxutofendiĝon kiu produktas fendajn manojn kaj haŭton.
Ĥolero: Historio, Kuracado, Ĥolero en realo kaj fikcio
Tipaj "rizakva" diareo.

Ĥolero estas okazigita de nombraj tipoj de Vibrio cholerae, kies kelkaj tipoj produktas pli akrajn malsanojn ol aliaj. Ĝi etendiĝas ĉefe pro akvo kaj manĝo poluita per homa fekaĵo enhavanta la bakterion. Nesufiĉe kuiritaj marfruktoj estas ofta fonto. Homoj estas la nura animalo suferunta. riskaj faktoroj por tiu malsano estas maltaŭga salubrigo, nesufiĉe pura trinkakvo, kaj malriĉo. Estas studoj pri la fakto ke eble la marnivela leviĝo povas altigi indicojn de tiu malsano. Tiu malsano estas diagnozigita pro la malkovro de ties bakterio en la fekaĵoj de la testata subjekto. Rapida testo estas disponebla sed ne estas decidiga.

Evitado bezonas plibonigon de salubrigo kaj nepran aliron al pura akvo kaj ĉefe trinkakvo. Kontraŭĥoleraj vakcinoj kiuj estas engluteblaj trabuŝe havigas taŭgan protektadon por ĉirkaŭ ses monatoj. Ili havas la aldonan profiton protekti kontraŭ alia tipo de diareo kaŭzita de E. coli. La primara traktado estas buŝa rehidratiĝa terapio, kun iom da sukeraj kaj salaj fluidaĵoj. Zinka suplementado estas utila ĉe infanoj. Ĉe akraj kazoj, intravejnaj fluidaĵoj, kiaj la Ringera solvaĵo, povas esti postulataj, kaj antibiotikoj povas esti profitigaj. Testado pri kiu antibiotiko la ĥoleron povas ataki povas helpi gvidi la elekton.

Ĥolero tuŝas ĉirkaŭkalkule 3–5 milionojn da personoj tutmonde kaj kaŭzas 58.000–130.000 da mortoj ĉiujare laŭ taksoj de 2010. Kvankam ĝi estas nuntempe klasita kiel pandemio, ĝi estas rara en la disvolviĝinta mondo. Infanoj iĝas plej atakataj. Ĥolero okazas kaj kiel eksplodoj kaj kiel kronika en iaj areoj. Areoj kun iom alta risko de la malsano estas Afriko kaj Sudorienta Azio. Dum la risko de morto inter atakitoj estas kutime malpli ol 5 %, ĝi povas iĝi tiom alta kiom 50 % inter kelkaj grupoj kiuj ne havas aliron al kuracado. Historiaj priskriboj pri ĥolero troviĝas tiom frue kiom ĝis la 5-a jarcento a.K. en sanskrito. La studo pri ĥolero fare de John Snow inter 1849 kaj 1854 kondukis al gravaj progresoj en la kampo de epidemiologio.

Historio

Vibrio cholerae

V. cholerae estis unuafoje izolita kiel kaŭzo de ĥolero fare de itala anatomiisto Filippo Pacini en 1854, sed lia malkovro ne estis amplekse konata ĝis Robert Koch, laborinte sendepende 30 jarojn poste, publikigis la konaron kaj luktorimedojn kontraŭ la malsano, ekzistas perbuŝa vakcino kontraŭ ĥolero.

Kuracado

Por kuracado estas esence kompensi la perditajn likvaĵojn (akvo, saloj, sukero). Ĉar la digesta organaro inflamiĝis, preferindas enverŝi solvaĵon rekte en vejnon. Sed ankaŭ buŝa enpreno de jena akva solvaĵo, rekomendita de MOS, bone efikas:

Ĥolero estas endemia malsano en multaj landoj, ekzemple en Brazilo. Ekzistas perbuŝa vakcino kontraŭ ĥolero.

Ĥolero en realo kaj fikcio

  • La morto de Ĉajkovskij estis tradicie atribuita al ĥolero, plej probable trafita pere de trinkado de poluita akvo kelkajn tagojn antaŭe. "Ĉar la akvo ne estis boligita kaj ĥolero estis atakanta Sanktan Peterburgon, tia teorio estas tre verŝajna ...." La patrino de Ĉajkovskij ja mortis pro ĥolero, kaj lia patro malsaniĝis je ĥolero tiam sed rekuperiĝis. Kelkaj fakuloj, tamen, kiaj la angla muzikologo kaj fakulo pri Ĉajkovskij David Brown kaj la biografiisto Anthony Holden, teoriis ke lia morto estis memmortigo.

Aliaj famuloj ŝajne mortis pro ĥolero, ekzemple jenaj:

  • Sadi Carnot, fizikisto, fondinto de termodinamiko (m. 1832)
  • Karlo la 10-a, reĝo de Francio (m. 1836)
  • James K. Polk, dekunua prezidento de Usono (m. 1849)
  • Carl von Clausewitz, prusia militisto kaj germanlingva militteoriisto (m. 1831)
  • La eŭropa epidemio de ĥolero en 1834 estas fono de la romano de Jean Giono, en franca regiono Provence, Le Hussard sur le toit.
  • La epidemio de 1947 en Egiptio estas la fono de la filmo de Jussef Chahine "La sesa tago" (la sesa tago de la malsano decidas pri saviĝo aŭ morto) kun Dalida kiel ĉefa aktorino.
  • Post la tertremo de 2010, en Haitio okazis eksplodo de ĥolero, lokita ĉe bazo de Unuiĝintaj Nacioj. Tio estis la plej malbona ĥolera eksplodo en ĵusa historio, same la plej bone dokumentita ĥolereksplodo en moderna publika sansistemo.
  • En majo 2017, laŭ raporto de MOS, en Jemeno la nombro de ĥoler-suspektaj kazoj kreskegis je 23.000.

Referencoj

Vidu ankaŭ

  • Eŭropa epidemio de ĥolero en 1834

Eksteraj ligiloj




Tags:

Ĥolero HistorioĤolero KuracadoĤolero en realo kaj fikcioĤolero ReferencojĤolero Vidu ankaŭĤolero Eksteraj ligilojĤoleroBakterioDehidratiĝoDiareoElektrolitoInfektoIntestoKramfoMalsanoMoluskoMortoNaŭzoSenakviĝadoTrinkakvoVibrio choleraeVomado

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

FajroŝirmiloInternacia Junulara KongresoMichael JacksonBarboListo da S-DeklarojVagino1830-aj jarojUkrainioTeknologioEgiptioOpera (retumilo)CSSSollanaSennacieca Asocio TutmondaSud-KoreioLudvikaMimusops laurifoliaRetejoVandalojRoterdamoAmerikoAlandoVortoVatikanoTavernes de la Valldigna (stacidomo)1840PsikologioAnimacioTTTMuzeo Halo de PilgrimintojISO 8601Madrido2000ISO 3166-1Spomenka ŠtimecEdukoSeksa pozicioSinteziloSesimbraVulvoSegorbeGermanojLos-AnĝelesoSarajevoSerĉilo-optimumigoHerooMasturbadoVojaĝo al KazohinioMilena Velba1995Registrita markoNapoTriopismoJohor Bahru29-a de apriloUsenetTransilvanioRokokoĈinioArmitaj Fortoj de Usono🡆 More