Kvakerismo (Religia Societo de Amikoj) estas religia movado fondita en la 17-a jarcento en Anglio de George Fox.
Kvakerismo | |||||
---|---|---|---|---|---|
grupo de kristanaj konfesioj | |||||
Komenco | 1652 vd | ||||
Fondinto(j) | George Fox vd | ||||
Membro de | centra oficejo por Juro kaj Protekto de Konsciencaj Obĵetantoj • Federal Council of Churches vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Ĝi radikas en kristanismo, sed krevigis la limojn de ties tradiciaj dogmoj. Ĝiaj anoj kredas ke dia revelacio povas okazi ĉiam kaj ĉie. Elstaraj diferencoj inter la Amikoj kaj tradiciaj kristanoj estas :
Ili rifuzas partopreni en ia ajn militado. Ili ne ĵuras, ĉar tio supozigus ke ili ne ĉiam diras la veron. Ili ne praktikas ritualajn sakramentojn, pro sia konvinko, ke la tuta vivo estas sakramenta.
Ĉe iliaj religiaj kunvenoj, kiuj principe povas okazi ie ajn kaj iam ajn, troviĝas neniu pastro, neniu preĝlibro aŭ ceremonio: ĉiu ĉeestanto, ĉu viro aŭ virino, kunvenas en plena egaleco, sub gvido de la Spirito.
La diservo estas plejparte silenta. Sed se iu sentas inspiron, li/ŝi povas paroli (mallonge).
Nuntempe ekzistas ankaŭ kvakeroj kun tradiciaj kristanaj religiaj kunvenoj, kun pastro, preĝlibro kaj ceremonioj, precipe en Latin-Ameriko kaj en Orienta Afriko.
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kvakerismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.