Korsiko estas unu el 26 francaj regionoj kiu konsistas el du departementoj: Corse-du-Sud, Haute-Corse. Sed striktsignife ĝia laŭleĝa statuto estas "Teritoria Kolektivejo", t.e. Korsiko profitas je pli gravaj instancoj ol aliaj francaj regionoj. Kvankam aparta de kontinento per Ĝenova Golfo, ĝi apartenas metropolan Francion.
Korsiko troviĝas 200 km sudoriente de Bordo Lazura (franca suda bordo) kaj 80 km okcidente el Toskanio kaj el Latio. Ĝi estas norde de Sardio, aparta per la Markolo de Bonifacio. Korsika surfacampleksas 8722 km² kaj mezuras 83 km de okcidento al oriento kaj 183 km de nordo al sudo.
La antikvaj Grekoj nomis la insulon "Kallisté" [kaliste] signifante "la plej bela" kaj hodiaŭ la turistaj broŝuroj diras ke Korsika estas "la Bela Insulo". Tiaj nomoj originas de ĝiaj belegaj pejzaĝoj. Korsiko havas 1000 km da marbordoj, de kiuj 300 km estas sabloplaĝoj.
Sed la plej speciala korsika karakterizo estas la montaro. Korsiko diriĝas esti "monto en la maro". Ĝia alteco averaĝas 568 m kaj kulminas je 2710 m ĉe Monte Cintu. Pli ol 50 pintoj transpasas 2000 m da alteco kaj neĝo restadas sur ili ĝis la printempo.
Geologio
Korsiko disiĝas je kvar morfologiaj zonoj:
Hercina aŭ kristala Korsiko estas kristala bazo, kiu kovras la du sudokcidentajn trionojn de la insulo (okcidente el Calvi-Solenzara linio). Ĝiaj ĉefaj ŝtonoj estas plutaj kaj vulkanodevenaj (ekz-e granito, bazalto, ktp). Ĝia spino etendiĝas de nordo (Monte Cintu, 2710 m) al sudo (Pintoj de Bavella aŭ Punte di Bavella, 1218 m), tra la plej altaj montoj, kiuj alternas je kvar montpasejoj (Bocca di Verghju, Bocca di Vizzavona, Bocca di Verde kaj Bocca di Bavella). La deklivoj estas krutaj okcidente kaj falas direkte en la maron (ekz-e ĉe la Golfetoj de Piana aŭ Calanche di Piana). Kontraŭe la montaro deklivas malkrute oriente. Multaj valoj profiliĝas orte je la ĉefa spino.
Alpa aŭ ŝista Korsiko estas montara bazo, kiu kovras la nordorientan kvaronon de la insulo. Ĝia ĉefa ŝtono estas la ŝisto. Ĝi konsistas el Korsika Kabo kaj la Castaniccia (korsiklingve por "la kaŝtanarbaro"); ambaŭ masivoj estas disigitaj per la interkrutejo de Lancone kaj la valo de Golo. La ĉefa spino direktiĝas de nordo al sudo, tra altaj montoj (ekz-e Monte Stellu, 1307 m, aŭ Monte San Petrone, 1766 m) kaj montpasejoj (ekz-e Bocca di Teghime, Bocca San Stefanu aŭ Bocca di u Pratu). Multaj valoj tranĉas la deklivojn orte je la ĉefa spino.
La centrala kaviĝo estas la limo inter alpa Korsiko kaj kristala Korsiko. Tia montsulko konsistas sude el la valo de Tavinjano (Tavignanu) kaj okcidente el la kaviĝo de Corte kaj la oriento de Balagne (Balagna) ĉirkaŭ Insulo-Rufa.
Tri ebenaĵoj kaj altebenaĵoj konsistas el mola grunda materialo. La dezerto de Agriates (Agriate), inter Sankta-Florento kaj Balagne, kaj la ebenaĵo de Bonifacio, inter Bonifacio kaj la Pintoj de Bavella, estas formitaj el kalko kaj el grejso. La orienta ebenaĵo, kiu etendiĝas de Bastia ĝis Porto-Vecchio, konsistas el maraj konglomeroj kaj rivierdevenaj aluvioj. Sur ĝi troviĝas multaj lagetoj.
Klimato
Pro ĝiaj specialaj karakterizoj, Korsiko profitas je varia klimato. La sunbrilo daŭras longatempe (pli ol 2500 horoj da suno ĉiujare). La pluvioj ŝprucigas abunde Korsiko. La marbordojn kaj la malaltajn valojn kovras mediteranea klimato (mildaj vintroj kaj varmegaj senpluvaj someroj). Pli altaj montaroj spertas montaran klimaton (varmetaj someroj, malvarmaj vintroj kun multa pluvio kaj neĝo).
Ventoj respondecas abundajn pluvoprecipitadojn:
La Libecciu, sudokcidenten, kaj la Mistralo (Maestrale), nordokcidenten, estas malkvietaj kaj somere sekaj. Sed aŭtone kaj printempe ili kunportas pluvion, kiu falas sur la plej altaj masivoj.
La Tramuntana, norden aŭ nordokcidenten, blovas vintre malvarme kaj malkviete. Ĝi kunportas pluvion kaj neĝon.
La Grecala, orienten aŭ sudorienten, tipiĝas de la Tirena Maro. La Siroko, suden, originas de Nordafriko kaj kunportas saharajn sablajn polvojn. Ambaŭ ventoj blovas varmete kaj malseke. Ili alportas pluviojn al la orienta ebenaĵo.
Kontraŭe, la dezerto de Agriates kaj la altebenaĵo de Bonifacio estas preskaŭ senpluvaj.
Hidrografio
En Korsiko multaj riveroj fluas de montaroj. La flua reĝimo kapricas laŭ la pluvoj kaj do laŭ la sezonoj. Sur la okcidenta montoflanko la riveroj deklivas krute de pintoj al maro kaj orte je bordoj t.e. de oriento al okcidento. Sur la orienta montoflanko la riveroj ĝenerale fluas pli kviete kaj pli longe. Sed riveraltiĝoj revenas ĉiujare sur ambaŭ flankoj pro la torenta reĝimo. Ĉefe someraj montaraj ŝtormoj initiatas tiujn, kiuj tro ofte kaŭzas dronmortigojn.
Ĉefaj riveroj:
La Golo (u Golu), kiu fluas oriente de norda monto (la Paglia-Orba, 2500 m) al sudo el Bastia tra la centrala kaviĝo (totala longo: 85 km).
La Tavinjano (Tavignanu), kiu komenciĝas en la Lago de Nino (1750 m), fluas oriente ĝis Aleria en la orienta ebenaĵo, tra Korto, kie kuniĝas kun ĉefa branĉriviero, la Restonica (totala longo: 58 km).
Ceteraj rivieroj estas: la Taravu, la Rizzanese, la Liamone, la Fiumorbu, ktp.
Multajn lagojn Korsiko ŝirmas. En altaj masivoj estas lagetoj glaciejaj, ekz-e la Lago de Nino (Ninu), la Lago de Melo (Melu) aŭ la Lago de Capitello (Capitellu). Kelkaj artefaritaj baraĵolagoj estis kreataj por elektron produkti. Krome tri relative vastaj lagunoj etendiĝas en la orienta ebenaĵo:
La Laguno de Biguglia, sude de Bastia, kiu mezuras 11 km de nordo al sudo kaj 2,5 km larĝe; la lago laŭestas tre proksime el la maro (malpli ol 1 km) kaj gastigas naturan parkon, kie vivas multajn birdojn, fiŝojn kaj plantojn.
La Laguno de Diane (Diana) kaj la Laguno de Urbino (Urbinu), proksime el Alerio, kiuj servas por fiŝa kaj konkaĵa bredado.
Historio
Prahistorio
ekde -10000 : homoj vizitas la insulon.
c. -6500 : homoj ĉeestas sur la tuta insulo, lasante postsignojn (el la Kabo Korsika ĝis Bonifacio).
-5000 : la pra-korsika civilizacio komencas.
-1500/-1300 : la civilizacio de la Torreanoj komencas ; ili konstruas menhirajn statuojn kaj turojn.
Antikva epoko
-565 : la Foceanoj fondas Alalia-n, la "salan civiton" (la nunan Aleria-n).
-535 : post longdaŭra ŝipbatalo, dum kio la Foceanoj perdas ĉirkaŭ sesdek da siaj ŝipoj, la Etruskoj el Toskanio alianciĝitaj al la Kartaganoj elpelas la Grekojn ; tiu batalo signas la kolapson de la focea marimperio.
-453 : la Sirakuzanoj el Sicilio, kondukitaj de Gelono, elpuŝas la Etruskojn. La Sirakuza admiralo Apelles fondas urbon nomatan Syracusenus Portus (nunan Porto-Vecchio-n).
-384 : Denizo 1-a, tirano de Sirakuzo kaj posteulo de Gelono, decidas neniigi la pretendon de Punikoj sur la tuta Tirena maro. Por tio, li okupacigas la malgrandajn insulojn, la gravajn lokojn de la orienta bordo kaj igas el Syracusenus Portus antaŭiĝitan bazon, kiun li uzas por prigardi la ĉirkaŭajn regionojn.
-280 : la Kartaganoj, subtenitaj de torreanoj dungosoldatoj servante en la armeaj rangoj jam de la 5-a jarcento a.K., forpelas la Sirakuzanojn.
-259 : sekve al decido farita antaŭ kvin jaroj, je la eko de la Unua Punika Milito, la Romianoj entreprenas la konkeraĵon de Korsiko; ekkondukante gravan ŝiparon, Publius Cornelius Scipio, alinome Skipio Afrika, nokte kaptas Alalia-n; tiu-epoke ŝajnus, ke la civito estis libera, priloĝata ambaŭ de Etruskoj kaj de Kartaganoj. Skipio ĝin bruligas kaj renomas ĝin Aleria.
725: Lombardoj el Italujo de reĝo Liutprando invadas Korsikon.
771: naskiĝas legendo de la romia princo Ugo Colonna, sendita sur la insulo de papo Stefano la 3-a kun mil piedsoldatoj kaj ducent rajdosoldatoj, kiu elpelas la Saracenojn de "reĝo Negolone" post tridek jaroj da luktado.
806: la Saracenoj enstormas denove : le invaduloj estas forpelitaj per floto sendita de reĝo Pipino de Italio, unu el la filoj de Karolo la Granda, iĝita en 800, imperiestro de Okcidento.
807: islamanoj el Hispanio enstormas; ili estas elpuŝitaj de Burĉardo, konestablo sendita de Karolo la Granda; ŝipbatalo okazas ĉirkaŭ Porto-Vecchio kostante dektri ŝipojn kaj miloj da mortintoj al la invadantoj.
809: laŭ la Analoj de Sankta Berteno, la "Maŭroj, el Hispanio, invadas Korsikon kaj dum la paska sabato detruas civiton, kie ili lasas pluvivi nur ĝian episkopon kaj kelkajn gemaljunulojn kaj gekriplulojn". Tiu civito povus esti Aleria.
825: la franka imperiestroLudoviko la Pia, unu el la filoj de Karolo la Granda, sendas en Korsikon sian filon Lotaron, kaj poste en 828 la grafon de Toskanio Bonifacon la 2-an, por forpeli la Maŭrojn el tie; tiu-ĉi, post la rekonkerado de la preskaŭan tuton da la insulo, pelas la Maŭrojn ĝis en Afriko; li fondas urbon Bonifacio-n en 830.
1014: la Saracenoj de reĝo (aŭ ĉefo) Abu Hosejn Mogehid enstormas lastfoje kaj ilin venkas piza-ĝenova floto.
1284: Ĝenovo venkas Pizon dum la ŝipbatalo de Meloria; Korsiko iĝas la proprietaĵo de Ĝenovo, kiu iĝas superreganta en Mediteraneo; Pizo estas evikciita.
1755: je la 14-a de julio, la Asembleo de Sant'Antone di a Casabianca proklamas Pasquale Paoli kiel "generalo de la Nacio"; komencas sendependeco. La Korsika Respubliko estis la mallongdaŭra respubliko kiu regis la insulon Korsiko ekde la deklaracio de la suvereneco fare de Pasquale el la Respubliko Ĝenovo en 1755, ĝis la franca invado de la insulo en 1769. La respubliko famiĝis kiel la unua lando kiu verkis konstitucion influitan de la ideoj de la Klerismo, kaj la unua lando kiu donis al virinoj la voĉdonrajton.
1755: la dua korsika konstitucio estas subskribita, en kiu Pasquale Paoli difinas "la rajton de la popoloj disponi pri sin mem".
1765: malfermiĝas la Universitato de Korsiko en Corte.
1851: la plejmulto da Korsikanoj subtenas la ŝtatrenveron de Napoleono la 3-a je la 2-a de decembro.
1858: je la 4-a de aŭgusto, franca lingvo iĝas oficiala en Korsiko kaj la kasacia kortumo nuligas ĉiu akto skribita en itala, la plej diskonita lingvo en la insulo.
1910: naskiĝas la piedpilka teamo de Ajaccio (Athletic Club d'Ajaccio).
1918: numbrante 11 300 mortintoj post kvar jaroj da milito, Korsiko estas unu el la departementoj, kiuj suferas la plej gravan damaĝon rilate al homaj vivoj, proporcie al la nombro de siaj loĝantoj.
La Dua Mondmilito
novembro 1942: la germanaj-italaj trupoj invadas la insulon.
ĝis septembro 1943: Korsikon okupas la italaj trupoj.
marto 1943: Fred Scamaroni, malliberulo en la Citadelo de Ajaccio sinmortigas.
aŭgusto 1943: Jean Nicoli estas ekzekutita en Bastia.
8-a de septembro 1943: sekve al la falo de la faŝisma reĝimo en Romo, la naziaj fortoj okupas la insulon.
1943: de la 9-a de septembro al la 5-a de oktobro, la italaj soldatoj (8000), lokaj partizanoj (1000) kaj francaj soldatoj (ĉirkaŭ 4000, plejparte "indiĝenoj" t.e. devenante el la francaj kolonioj) batalas kontraŭ la Wehrmacht-on. Pli ol 700 italaj soldatoj estas mortigitaj, sed la italaj trupoj lasas al franca armeo honoron eniri en Bastia unue. Je la 8-a de octobro, la generalo De Gaulle proklamas en Ajaccio: "Korsiko, unua peco liberigita de Francio."
1944: la insulo iĝas armea spaco (la "aviadila ŝipo") por la daŭrigo de la operacioj en Italio kaj post por la elŝipiĝo de Provenco (en aŭgusto).
1946: okazas kriminala proceso kontraŭ iredentistoj.
Nuna Korsiko
1957: ĝis 1965, multe da rehejmigituloj revenas el Algerio.
1958: la nove kreita Societo por la plivalorigo agrikultura de Korsiko (Somivac) destinas por la rehejmigituloj el Algerio 90% da la teroj antaŭe promesitaj por la korsikaj kampuloj.
1960: la loĝantoj nur nombras 160 000 homoj; en aprilo, la registaro de Michel Debré decidas krei centro por subteraj nukleaj eksperimentadoj en la forlasitaj minejoj de Argentella, al sudo de Calvi; tio kaŭzas grandan protestadon.
de 1965 ĝis mez-1970: la relativa izolo kaj teknika malfruo de la insulo (iomete da vojoj, malfacilaj kaj multekostaj komunikaĵoj kun la kontinento, nebonaj sanitareja instalaĵoj, kompatinda lerneja dislokado, neesto de universitato, ktp) povas ekspliki la radikaliĝo de la depostuloj unue regionistaj, poste aŭtonomistaj kaj fine naciistaj.
1972: fabrikejo de la societo itala Montedison, kiu produktas titanan dioksidon apud Livorno, ekhavas permeson deverŝi venenajn rubojn (tunoj da sulfata acido kaj metalaj oksidoj) al meze de la maro, ca. dudek maraj mejloj malfor de la Korsika Kabo; post grandaj protestadoj kontraŭ tiu "afero de la ruĝaj kotoj" kaj dinamitado de la polucianta ŝipo de kaŝita taĉmento, Italio malpermesas la deverŝaĵojn.
1975: je la 21-a de aŭgusto okazas la afero de Aleria, dum kiu dudeko da viroj armitaj per ĉasfusiloj reprezentataj de Doktoro Edmond Simeoni, okupas la farmbienon de rehejmigita vinberkulturisto akuzata esti entrudita en financa skandalo. Mil ducent ĝendarmoj kaj kontraŭtumulta policanoj ĉirkaŭbaras la konstruaĵojn; fine du policanoj estis mortigitaj kaj unu aktivulo severe vundita.
1975: sekve al tiu afero, inter la 23-a kaj la 26-a de aŭgusto, gravaj dumnoktaj tumultoj okazas en Bastia. Michel Poniatowski, la ministro pri internaj aferoj, sendas kirasaŭtoj al Bastia.
1976: la 5 de majo, dum bombatako-plena nokto (poezie kromnomita de ĵurnalistoj "blua nokto") naskiĝas la Korsika naciliberiga movado (korsike Fronte di Liberazione Naziunale Corsu aŭ FLNC) reklamacianta agnoskon de la nacirajtoj de la korsika popolo, la rajton de memdetermino kaj popolan demokratan instancon en Korsiko.
1981: la universitato de Korsiko remalfermas en Corte.
1982: la leĝoj de la 2-a de marto kaj 30-a de julio donas statuton specialan al la regiono Korsiko kaj la unua asembleo de Korsiko estas elektita per direkta universala voĉdonado je la 8-a de aŭgusto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Korsiko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses. ®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.