La Monda Heredaĵa Komitato (angle World Heritage Committee) estas la grupo kiu decidas pri la lokoj kiuj estu enlistigitaj kiel Mondaj Heredaĵaj Ejoj de UNESKO.
Ĝi certigas ke la interkonsentoj faritaj en la Konvencio pri Monda Heredaĵo estas sekvataj. Ĝi ankaŭ decidas kiel la mono en la Fonduso pri Monda Heredaĵo estas elspezata. La komitato havas 21 membrojn kiuj estas elektitaj de la 188 landoj kiuj konsentis kun la Konvencio pri Monda Heredaĵo.
Komitato de la Monda Heredaĵo | ||
---|---|---|
komisiono | ||
Komenco | 1977 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Laŭ la Konvencio pri Monda Heredaĵo, komitataj membroj estas elektitaj por ses jaroj. Tamen multaj de la reprezentantoj elektas esti en la komitato por sole kvar jaroj. Tio ĉi donas al pli da landoj la ŝancon partopreni. Ĉe la 15-a Ĝenerala Asembleo (2005) ĉiuj komitataj membroj konsentis servi por nur kvar jaroj.
La Komitato pri Monda Heredaĵo kunvenas multfoje jare por diskuti pri la administrado de ekzistantaj Mondaj Heredaĵoj, kaj por pripensi eblajn novajn ejojn. Speciala kunveno, nomata Komitata Sesio de Monda Heredaĵo, okazas ĉiujare, kie herdaĵejoj estas aldonitaj (enskribitaj) al la Listo de Monda Heredaĵo.
La jara kunsido okazas en urboj tra la tuta mondo, escepte de kunvenoj okazantaj en Parizo, kie la ĉefsidejo de Unesko situas. Nur landoj, kiuj estas membroj de la Komitato pri Monda Heredaĵo rajtas okazigi sesion. Pri la urboj decidas la Komitato.
Sesio | Jaro | Dato | Gastiganta urbo | Lando |
---|---|---|---|---|
1 | 1977 | 27 Junio–1 Julio | Parizo | Francio |
2 | 1978 | 5 Septembro–8 Septembro | Vaŝintono. | Usono |
3 | 1979 | 22 Oktobro–26 Oktobro | Kairo & Luksoro | Egipto |
4 | 1980 | 1 Septembro–5 Septembro | Parizo | Francio |
5 | 1981 | 26 Oktobro–30 Oktobro | Sidnejo | Aŭstratio |
6 | 1982 | 13 Decembro–17 Decembro | Parizo | Francio |
7 | 1983 | 5 Decembro–9 Decembro | Florenco | Italio |
8 | 1984 | 29 Oktobro–2 Novembro | Bonaero | Argentino |
9 | 1985 | 2 Decembro–6 Decembro | Parizo | Francio |
10 | 1986 | 24 Novembro–28 Novembro | Parizo | Francio |
11 | 1987 | 7 Decembro–11 Decembro | Parizo | Francio |
12 | 1988 | 5 Decembro–9 Decembro | Braziljo | Brazilo |
13 | 1989 | 11 Decembro–15 Decembro | Parizo | Francio |
14 | 1990 | 7 Decembro–12 Decembro | Banff | Kanado |
15 | 1991 | 9 Decembro–13 Decembro | Kartago | Tunizio |
16 | 1992 | 7 Decembro–14 Decembro | Santa Fe | Usono |
17 | 1993 | 6 Decembro–11 Decembro | Kartageno | Kolombio |
18 | 1994 | 12 Decembro–17 Decembro | Phuket | Tajlando |
19 | 1995 | 4 Decembro–9 Decembro | Berlino | Germanio |
20 | 1996 | 2 Decembro–7 Decembro | Mérida | Meksiko |
21 | 1997 | 1 Decembro–6 Decembro | Napolo | Italio |
22 | 1998 | 30 Novembro–5 Decembro | Kioto | Japanio |
23 | 1999 | 29 Novembro–4 Decembro | Marakeŝo | Maroko |
24 | 2000 | 27 Novembro–2 Decembro | Cairns | Aŭstralio |
25 | 2001 | 11 Decembro–16 Decembro | Helsinki | Finnlando |
26 | 2002 | 24 Junio–29 Junio | Budapest | Hungario |
27 | 2003 | 30 Junio–5 Julio | Parizo | Francio |
28 | 2004 | 28 Junio–7 Julio | Suĝoŭo | Ĉinio |
29 | 2005 | 10 Julio–17 Julio | Durban | Sud-Afriko |
30 | 2006 | 8 Julio–16 Julio | Vilnius | Litovio |
31 | 2007 | 23 Junio–1 Julio | Christchurch | Nov-Zelando |
32 | 2008 | 2 Julio-10 Julio | Kebekurbo | Kanado |
33 | 2009 | 22 Junio-30 Junio | Sevilo | Hispanio |
34 | 2010 | 25 Julio-3 Aŭgusto | Braziljo | Brazilo |
35 | 2011 | 19 Junio-29 Junio | Parizo | Francio |
36 | 2012 | 25 Junio-5 Julio | Sankt-Peterburgo | Rusio |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Komitato de la Monda Heredaĵo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.