Cairns (en angla |ˈ|k|ɛər|n|z, surloke laŭ australia fonologio aŭ }) aŭ esperantigite Kernso estas regiona urbo en plej Norda Kvinslando, Aŭstralio, fondita en 1876.
La urbo ricevis nomon laŭ William Wellington Cairns, tiama Guberniestro de Kvinslando. Ĝi fondiĝis kiel servo al ministoj direkte al la orminejoj de la rivero Hodgkinson, sed suferis malpliiĝon kiam oni trovis pli facilan vojon el Port Douglas. Ĝi poste disvolviĝis kiel fervoja centro kaj havenurbo por eksporti sukerkanon, oron kaj aliajn metalojn, mineralojn kaj agrikulturajn produktojn el ĉirkaŭaj marbordaj areoj kaj el la regiono Atherton Tableland. Junie de 2012, la populacio estis proksimume 153,075.
Cairns | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4870 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 146 778 (2014) [+] | ||||
Loĝdenso | 301 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 145° 47′ O -16.925555555556145.7752777777816° 56′ S, 145° 47′ O [+] | ||||
Alto | 7 m [+] | ||||
Areo | 488,1 km² (48 810 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cairns, Queensland [+] | |||||
Cairns situantas ĉe 1,700 km el Brisbano, kaj ĉe ĉirkaŭ 2,700 km el Sidnejo per ŝoseo. Ĝi estas populara veturallogo por fremdaj turistoj pro sia tropika klimato. Ĝi utilas kiel elirejo por viziti la Grandan Barilrifon kaj la Nordan Kvinslandon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Cairns, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.