Marakeŝo (Marrakech aŭ Marrakesh, مراكش arabe, berbere: ⵎⵕⵕⴰⴽⵯⵛ Murakush) estas ĉefa urbo kaj tre grava turista centro en la sudorienta Maroko, proksime al la Atlasa Montaro.
Marakeŝo | |
arabe مراكش Murrākuš, berbere: ⵎⵕⵕⴰⴽⵯⵛ, angle Marrakech | |
urbo | |
| |
Oficiala nomo: مراكش | |
Lando | Maroko |
---|---|
Regiono | Marrakesh-Tensift-El Haouz |
Historia regiono | Almoravidoj |
Montaro | Atlasa Montaro |
Konata loko | Ĝemaa el Fna |
Situo | Marakeŝo |
- alteco | 466 m s. m. |
- koordinatoj | 31° 37′ 48″ N 08° 00′ 32″ U / 31.63000 °N, 8.00889 °U |
Areo | 230,0 km² (23 000 ha) |
Loĝantaro | 1 070 000 (2010) |
Denseco | 4 652,17 loĝ./km² |
Fondo | 1062 |
Horzono | GMT (UTC+0) |
Poŝtkodo | 40000 |
Telefona antaŭkodo | +212-24 |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Medino de Marakeŝo |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 1985 (#9) |
Numero | 331 |
Regiono | Arabaj ŝtatoj |
Kriterioj | i, ii, iv, v |
Situo enkadre de Maroko | |
Situo enkadre de Afriko | |
Vikimedia Komunejo: Marrakech | |
Retpaĝo: www.marrakech.net | |
La urbo havas oficiale 450.000 loĝantojn, kvankam probable tie loĝas pli ol miliono.
Marakeŝo estis fondita de Jusuf ibn Taŝfin, de la almoravida dinastio, en 1062. En la 12-a jarcento moskeo Kutubia konstruiĝis. Ĝi estis dum multaj jaroj la ĉefurbo de Maroko, kaj fakte donis sian nomon al la lando.
La urbo havas universitaton kaj plurajn kongrescentrojn. Turismo estas la ĉefa aktivaĵo.
La tertremo en Al Haouz de 6,8 Mw en regiono Marakeŝo-Safi (kies ĉefurbo estas Marakeŝo mem) okazis en la 8-a de septembro 2023. La epicentro estis je 71,8 km sudoriente de Marakeŝo, proksime al Ighil, en la Atlasa montaro, ĉe faŭlto de tiu montaro. Laŭ informo fare de la maroka ministerio de Internaj Aferoj, oni kalkulis 2 946 mortojn (plimulte ekster Marakeŝo) kaj pli ol 5 476 vunditojn (el kiuj 1 404 grave vunditojn). Krome oni registris katastrofajn damaĝojn en historiaj konstruaĵoj kaj monumentoj eĉ en Marakeŝo mem.
Tie renkontiĝas ĉefvojoj el diversaj direktoj. Apud la urbo flughaveno funkcias.
En marto-aprilo 2018 okazis kunveno de MONA, Mez-Orienta komisiono de UEA, en Marakeŝo en Villa Janna.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Marakeŝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.