Kokakolao

Kokakolao (angle Coca-Cola) estas popularega karbonata trinkaĵo, speco de kolao vendata ĉe restoracioj, vendejoj kaj vendmaŝinoj tutmonde.

Ĝi estas produktata de The Coca-Cola Company (La Kokakolaa Firmao). Kokakolao estas unu el la plej vaste konataj kaj vendataj komerc-produktoj. Originale ĝi estis vendita kiel kuracilo por multaj malsanoj en la malfrua 19-a jarcento. Kokakolao estas nigra trinkaĵo, enhavanta multe da sukero kaj kafeino.

Kokakolao
Kokakolao
Kokakolao
drink brand vd
Dum 8-a de majo 1886 - nekonata/nuntempe
Lando Usono
Posedata de The Coca-Cola Company vd
TTT Oficiala retejo
Kokakolao
Kokakolao
vdr
Kokakolao
Emblemo de kokakolao.
Kokakolao
La unua versio de la fama botelo produktiĝis en 1916
Kokakolao
Nuntempa botelo de kokakolao
Kokakolao
Muzeo pri kokakolao en Las Vegas
Kokakolao
Enboteligita fabriko de Coca-Cola Kanado Ltd Januaro 8, 1941 Montrealo, Kanado.

La ĉefa usona konkurencanto de la firmao Coca-Cola estas Pepsi.

En Francio, elparolu klare mendante ĝin, por ne ricevi anstataŭe la similsonan Cacolac Arkivigite je 2010-05-23 per la retarkivo Wayback Machine.

Kokakolao estas vendita en ĉiuj landoj en la mondo, krom Kubo kaj Nord-Koreio, kaj pli lastatempe en Rusio, kiel protesto kontraŭ la rusa-ukrainia milito.

Kritikoj

La firmao Coca-Cola estas kritikata pro supozeble malbonaj efikoj de sia ĉefa produktaĵo. Tamen, kutima kritiko al Coca-Cola, baziĝinta sur supozitaj toksikaj acidec-niveloj, demonstriĝis senfundamenta al la plejmulto de la esploristoj; pro tio, procesoj baziĝintaj sur tiu kritiko estas malakceptitaj en pluraj usonaj kortumoj.

La plejmultaj nutradistoj avertas, ke kokakolao kaj aliaj gastrinkaĵoj povas esti malutilaj se konsumataj malmodere, speciale al junaj infanoj, kies gastrinkaĵoj disputas kun ekvilibra dieto, anstataŭ ĝin kompletigi. Esploroj montris, ke kutima trinko de gastrinkaĵoj kaŭzas malgrandan kalci-sorbadon (kio povas kontribui por ostoporozo), magnezio, askorbata acido, vitaminoj A kaj B2. La trinkaĵo ankaŭ suferis kritikojn pro ĝia enhavo de kafeino, kio estas dependiga substanco.

Kiel la plejmultaj aliaj kolaoj, kokakolao enhavas H3PO4. Esplorstudo montris, ke tio akceligas ostoperdon, kontribue al malsanoj kiel ostoporeco.

Ekzistas ankaŭ zorgo pri la uzo de multfruktoza maiza siropo en la produktado de kokakolao. Ekde la malfruaj jaroj de la 1980aj jaroj en Usono, kokakolao estas farata per multfruktoza maiza siropo, anstataŭ per sukera glukozo aŭ fruktozo, por malpliigi kostojn. Tio fariĝis kritikata pro zorgoj pri tio, ke la maizo uzata por produkti maizan siropon povas veni de gen-ŝanĝitaj vegetaĵoj. Kelkaj nutrosciencistoj ankaŭ avertas kontraŭ konsumado de multfruktoza maiza siropo pro eblaj ligoj kun trodikeco kaj diabeto.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

19-a jarcentoAngla lingvoKafeinoKarbonatoKolaoKuraciloRestoracioSukeroThe Coca-Cola CompanyTrinkaĵoVendmaŝino

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Salvador DalíStefan ZweigĜermolisto de germanaj esperantistojLouis-Christophe Zaleski-Zamenhof1998Proksimaĵoj ValenciocallgirlFrandzadoMelitón RodríguezSanoSalvadoroMina (Sauda Arabio)EsperantoCDATAMilena VelbaAntikva EgiptioCarles Puigdemont i CasamajóSântelecMalalta ĉambroBihar (historia departemento)Wayback MachineMax WeberMeloAlkinoBeiușCirkumcidoBakuparioUkrainioPugnokoitoJarrowŠibenice (artileria fuortaro)FormaldehidoKatalunioRevolucio de la DiantojBirdojModerna norma arabaAkuzo pri ofero de sangoJavaScriptRadioamatora operatoroNacia Park-Rezervejo de la Mingana InsularoTour de FemininFlamkukoJosé Moreno GansMezorientoVirina seksa mutiladoDistordo (apartigilo)CheriuEgon SchmidtDNAPrivacy BadgerTrpístyDimanĉoDDTSârbi (Hălmăgel)BerlinoĈefpaĝoDistrikto BihorZimbabvoHari Poter kaj la Ŝtono de la SaĝulojManuel HalvelikDonkiĥoto (romano)Donaco de CasselsJaroAlbiș (Buduslău)🡆 More