La barata kuirarto estas la vasta gamo de kuirarto en Barato, de la himalajaj regionoj norde ĝis la suda kabo de la subkontinento sude.
En ŝtatego de multaj etnoj kaj lingvoj, ankaŭ la kuirarto tre malsamas laŭ unuopaj regionoj. Tial la kategoriigo estas nur orientiga.
Baza konsistigero estas, en la regionoj kie oni kultivas ĝin, rizo, en la regionoj kie kultiviĝas tritiko, la hinda pano nan ( नान ), aŭ la hindaj patkukoj ĉapati ( चपाती ), la likva butero ghî ( घी ), la fermentita lakto lassi ( लस्सी ), uzita kiel trinkaĵo. La tradicia trinkaĵo de Hindio estas de antikveco lakto; teo estis alportita de la angloj dum koloniaj tempoj; nun, alia alportaĵo aldoniĝis kokakolao aŭ ties barata imitaĵo "Thumbs up".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Barata kuirarto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.