Jonas Savimbi

Jonas Malheiro SAVIMBI (naskiĝinta la 3-an de aŭgusto 1934 en Munhango/Provinco Bié, mortinta la 22-an de februaro 2002 en Lucusse, Provinco Moxico) estis angola politikisto kaj gvidanto de la kontraŭkoloniisma movado UNITA, kiu post la ekmemstareco faris enlandan militon kontraŭ la MPLA-registaro.

Nuntempe temas pri civila normala politika partio. Pri Savimbi skribis relative pozitive i.a. la aŭstra ĵurnalisto Fritz Sitte.

Jonas Savimbi
Jonas Savimbi
Persona informo
Jonas Malheiro Savimbi
Naskonomo Jonas Malheiro Savimbi
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1934 (1934-08-03)
en Provinco Moxico
Morto 22-an de februaro 2002 (2002-02-22) (67-jaraĝa)
en Provinco Moxico
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Luena vd
Lingvoj umbundaportugalaanglafranca vd
Ŝtataneco Angolo vd
Alma mater Universitato de Laŭzano vd
Partio Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo vd
Familio
Infanoj Nazar vd
Profesio
Okupo politikistopartizano vd
Aktiva dum 1964– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Jonas Savimbi
Jonas Savimbi
vdr

Vivo

Origino, trejniĝo, studoj

Jonas Savimbi 
Flago de UNITA

La gepatroj de Savimbi apartenis al la etno de la ovimbundoj, pli konkrete al la Bienos-subetno loĝanta en la Provinco Bié. Ĉar lia patro, pastoro de la Evangelia kongregacia eklezio de Angolo (IECA), estis deĵoranta ĉe Benguela-fervojlinio, Savimbi ja naskiĝis en Muhango sed pasigis la junulajn jarojn en Chilesso. Tie li frekventis lernejojn de IECA ĝis la aĝo de ĉ. 16 jaroj. Pro ke la portugalaj aŭtoritatoj ne agnoskis la finajn ekzamenojn de evangeliaj lernejoj Savimbi devis poste frekventi katolikan lernejon en najbara Provinco Huambo; tenadis tiun ĉi lernejon la ordeno de la mariistoj. Poste li ĝuis stipendion danke al la helpo de usonaj misiistoj kaj iris al Portugalujo. Tie li estis ĉe gimnazio por gajni la rajton ekstudi. Kiam mankis al li ankoraŭ nur la ideologia fako pri patrujaj konoj (tiam deviga fako en Portugalio) Savimbi preferis interrompi la studojn tieajn. Kialo estis krome politika: intertempe li aliĝis al grupoj de angolaj kiuj ade engaĝiĝis pri liberigbatalo. Kiel la cetero ankaŭ Savimbi taksis sin minacata fare de la sekreta polico PIDE kaj pro tio li fuĝis en Svislandon. Tie li havis rilatojn tra protestantismaj retoj. Li studis en 1960/61 ĉe la Universitato de Friburgo medicinon kaj poste en Lausanne politikajn sciencojn; li apogitis ĉiun monaton per 400 frankoj fare de la Fondaĵo Saint Justin. Savimbi finstudis politiksciencojn, medicinon ne.

Politika kariero

Unue Savimbi malsukcese volis gajni rolon gravan ene de MPLA; tiel li aliĝis en 1964 al FNLA kiu agadis disde Kinŝaso iĝonte la unua sekretario. En 1966 li tamen fondis propran movadon, nome UNITA, kiun li estris dum pli ol tri jardekoj. Kun la UNITA-anoj li faris en la oriento de Angolo gerilajn agetojn kontraŭ Portugalio helpate de Ĉinio kiun li pli ofte vizitis. Ofte li ekkonfliktis kun MPLA, apenaŭ kun FNLA, kiu en la orientaj provincoj kvazaŭ malĉeestis. Laŭ hodiaŭ disponigitaj aktoj li faris en la komenco de la 1970aj jaroj kaŝan kontrakton kun la portugaloj direktitan kontraŭ diversaj malamikaj grupoj. Por la postkoloniisma periodo iĝis grave ke UNITA havis simpatiojn ĉe la plejmulta parto de la ovimbundoj, la plej granda etno en Angolo. Savimbi iĝis por multoj el ili idolo karisma.

En la 1960aj jaroj li havis bonajn rilatojn kun Ĉinio, de ties armeo li trejniĝis. Sed en la 1970aj jaroj bonaj rilatoj kun Usono kaj Sud-Afriko floris. Ili ankoraŭ pliintensiĝis dum la malkoloniismiga konflikto de 1975. kaj flegitis ankaŭ dum la sekva interna milito. Ankoraŭ en 1975 UNITA ricevis laŭ ordono de la ministro pri eksteraj aferoj de Usono, Henry Kissinger, 24,7 milionojn da dolaroj. Savimbi mem invititis en 1986 fare de prezidanto Ronald Reagan. Krome subtenis lin la maroka reĝo Hasano la 2-a.

Post la ekmemstareco angola en 1975 UNITA ne plu politike gravis kaj MPLA transprenis la kompletan potencon faronte socialisman unupartian reĝimon. Baldaŭ poste komenciĝis la geriladoj de UNITA sen klara politika pozicipreno de Savimbi. La Angola Enlanda Milito iĝis internacia. Krom UNITA (helpite de la ankoraŭ apartisma Sudafriko kaj Usono) engaĝiĝis en favoro de MPLA Sovetio, Nikaragvo kaj Kubo. UNITA ofte sukcesis kaj kontrolis en 1983 trionon de la tuta lando; la ekonomio nature malfloris. Tamen ne okazis venko kompleta. En 1989 George H. W. Bush tamen anoncis daŭre voli helpi malavare per mono al Savimbi. Multflankis la provoj fini la enlandan militon. En majo 1991 oni subsignis packontrakton kaj 16 monatojn poste okazis liberaj balotoj. António da Costa, longjara UNITA-kunbatalinto de Savimbi, gazetare perfide malkaŝigis ke Savimbi planis novan militon. Pro malsukceso ĉebalota Savimbi rifuzis akcepton de la rezultoj elektaj kaj la militaj agoj reekis. En 1997 kune kun UNITA faritis registaro de repaciĝo nacia; Savimbi tamen restis enlande kaj daŭre batalis. Pli kaj pli da teritorio akiris MPLA pro simpla rimeda plihavo.

Jonas Savimbi 
Savimbi dum aŭdienco ĉe la usona prezidanto Ronald Reagan en 1986

Morto

Savimbi mortis fuĝante dum atako de la angolaj registaraj trupoj apud Lucusse. Sekve faritis armistico kaj UNITA ŝanĝiĝis je politika partio. La kadavro malentombigitis kaj transportitis en novan tombon apud la patro.

Bagatelaĵoj

  • La paroladoj de Savibmi ofte similis oratoraĵojn de eŭropaj politikistoj, ne de afrikaj; Savimbi ofte citis ekz. klasikajn filozofojn eŭropajn. Oni ne sciis ĉu tio ŝuldiĝis al propra kleriĝo aŭ al usonaj konsilistoj. En 1989 Savimbi havis faman diskurson titolitan The Coming Winds of Democracy in Angola antaŭ Heritage-fondaĵo per kio li propagandis agojn siajn liberigajn, pordemokratiajn, kontraŭkomunismajn.
  • Inter 1985 kaj 1988 Grover Norquist, prezidanto de la lobia organizo Americans for Tax Reform, estis priekonomia konsilisto de Savimbi.
  • Savimbi havis kvar edzinojn kaj multajn filojn, kies nombro malkonatas.
  • En la videoludo Call of Duty: Black Ops II aperis Savimbi kiel gvidanto de UNITA batalante kontrau MPLA. Infanoj liaj faris proceson kontrau la bildigo de la patro kiel barbaro; la akuzo fare de franclanda tribunalo ne akceptitis.

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jonas Savimbi en la germana Vikipedio.

Notoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Jonas Savimbi VivoJonas Savimbi FontoJonas Savimbi NotojJonas Savimbi Eksteraj ligilojJonas Savimbi1934200222-a de februaro3-a de aŭgustoAngoloAŭstrioFritz SitteKontraŭkoloniismoMPLANacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de AngoloPolitika partioProvinco BiéProvinco Moxico

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

FrancioGriza cirkuoBudhisma kalendaroKomuna entreprenoProvinco SalamankoMamoNacia parko FulufjälletEvolucio (teorio)920HepburnGarda-LagoTago de la LaboroKronvirusa malsano de 2019IndonezioClermont-de-l'Oise (stacidomo)Valentin StaničGambioĜermolisto de brazilaj esperantistojNacia Biblioteko de la Ĉeĥa RespublikoVikioButeo (genro)RatměřiceFornoJohn Islay FrancisKenjoProgramlingvoStacio Shin-KawasakiUNESCOVerkistoPropedeŭtika valoro de EsperantoProtektorato Bohemio kaj MoravioSmoljanEsenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo InternaciaMonda Tago de GazetarliberecoHieroglifojĈinioSeksumadoWilliam John Macquorn RankineDamaskoĈefepiskopujo de Bordozo480Belteno6-a de majoInvado de Rusio en Ukrainion (2022)TTTStir-helpa sistemoNorma datumaroInduktilo484VolodimirLibera verkoMeznoHarcoBoris ŜĉerbinaPenisoVikifontaroKurosawa AkiraUneskoLeviloDokuWikiPristimantis gretathunbergaeSemjon PodkaminerFisioFluganta SpagetmonstroCirkumcido🡆 More