Ilerdo (laŭ la latina origina nomo Ilerda) aŭ Lejdo (Lleida en kataluna lingvo) estas urbo en Katalunio, Hispanio.
Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco (la plej okcidenta en Katalunio) kaj de distrikto (comarca) Segrià.
Ilerdo | |||||
---|---|---|---|---|---|
flago | blazono | ||||
La Malnova Katedralo | |||||
municipo de Katalunio | |||||
| |||||
Oficiala nomo | Lleida | ||||
Ŝtato | Hispanio | ||||
Aŭtonoma Komunumo | Katalunio | ||||
Provinco | Ilerdo | ||||
Komarko | Segrià | ||||
Poŝtkodo | 25001–25008 | ||||
Areo | 155 km² | ||||
Alteco | 238 m. | ||||
Distanco | 130 km de Barcelono | ||||
Loĝantaro | 131.731 loĝ. (2008) | ||||
Riveroj | Segre | ||||
Retejo | https://www.paeria.cat/ | ||||
Koordinatoj | 41° 37′ N 0° 37′ O / 41.617 °N, 0.617 °O | ||||
Ĝi estis sidejo de unu el la unuaj eŭropaj universitatoj, kvankam ĝi poste perdis gravecon.
Ĝi situas ĉe la rivero Segre kaj posedas tre bonan komunikeblecon, situanta mezvoje de Zaragozo kaj Barcelono.
Lleida estas ĉefurbo de samnoma provinco, havanta 370.000 loĝantojn. Ĝi estas varia el pejzaĝa vidpunkto: la nordo troviĝas en la pirenea montaro.
Al tiu provinco apartenas la Valo de Arano, kie estas parolata la arana lingvo, variaĵo de la okcitana.
En ĝi troviĝas la Nacia Parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici.
Ĉefaj urboj: La Seu d'Urgell (kie havas sian sidejon la ĉefepiskopo, kiu samtempe estas la kun-princo de Andoro), Mollerussa, Cervera kaj Tàrrega.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ilerdo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.