Hefejo estas ĉefurbo de Anhujo kaj universitata urbo en Ĉinio.
Hefejo | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 230000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 369 881 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 819 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 117° 17′ O 31.86389117.2808331° 52′ N, 117° 17′ O [+] | ||||
Alto | 37 m [+] | ||||
Areo | 11445,06 km² (1 144 506 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hefei [+] | |||||
Hefejo situas sur ebenaĵo.
De la 8-a ĝis la 6-a jarcento a.K. Hefejo estis loko de multaj malgrandaj ŝtatoj, kiuj ofte bataladis. Tiu urbo ofte estis sidejo de diversaj ŝtatetoj. En 1912 la fervojaj linioj atingis la urbon. En la malfruaj 1950-aj jaroj fero- kaj ŝtalo-kompleksoj estis konstruitaj kaj evoluis ankaŭ la aluminiindustrio. Ekzistas pluraj universitatoj en la centro.
Hefejo havas humidan subtropikan klimaton kun kvar apartaj sezonoj. La ĉiujara averaĝtemperaturo estas 15.7 °C. Ĝia ĉiujara precipitaĵo estas 1,000 mm. La vintroj ĉi tie estas malvarmaj, foje kun neĝo. La someroj estas varmaj kaj humidaj kun temperaturo 37 °C.
Hefejo havas internacian flughavenon. La fervoja, voja kaj ŝipa trafiko estas vigla.
La Metroo de Hefejo malfermiĝis la 26-an de decembro 2016.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hefejo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.