La 78-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 20-a de aŭgusto ĝis la 27-a de aŭgusto 2022 en la grupgastejo De Roerdomp en Westelbeers, Nederlando.
IJK 2022 | ||
---|---|---|
Loko | Westelbeers, Nederlando | |
Ekde | 20-a de aŭgusto 2022 | |
Ĝis | 27-a de aŭgusto 2022 | |
Organizanto | Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Nederlanda Esperanto-Junularo | |
Oficiala retejo | ijk2022 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La kongreso estas kontinuaĵo de la planoj, kiujn la Nederlanda Esperanto-Junularo origine proponis por IJK 2019, kiuj estis akceptitaj por IJK 2020, sed devis esti nuligitaj pro la tiujara kronvirusa pandemio. En la sama jaro la 107-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Montrealo, Kanado.
Jen estas listo de organizantoj:
La temo de la kongreso estis "klimata krizo". Ĝi estis temo de kelkaj prelegoj. Ili estis parto de 83 tagaj programero kiel ekzemple danckursoj aŭ la ludo homlupo. Dum la vesperoj okazis ĉefe muzika programo. La nederlando kvinopo "Wicked Problems" muzikis fine de la dua tago (dimanĉo). Kimo muzikis dum la tria vespero, Tim Gallego dum la kvara kaj Emerson dum la kvina. Ĵaŭdon okazis la tradicia internacia vespero. La prezentaĵo de vendredovespero estis la muzikalo "June kaj kune". Merkredo estis ekskursa tago. Du ekskursoj okazis en Amsterdamo kaj la tria okazis en la belga Antverpeno.
La organizantoj ricevis 288 unikajn aliĝojn. El la efektive 233 partoprenantoj ĉeestis 193 plentempe. 58 homoj indikis, ke ili estas novuloj. La partoprenantoj venis el 30 landoj. La plej oftaj estis Germanujo (50), Francujo (35) kaj Nederlando (33) Hispanio (23), Pollando (14) kaj Italio (13). La plej fora lando de kiu venis partoprenanto: Nov-Zelando, kaj el Afriko venis 2 kongresanoj. La aritmetika meznombra aĝo estis 32 jaroj, dume la mezvalora aĝo estis 29 jaroj. La plej juna partoprenanto: Fabian (1 jaro) de Nederlando.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article IJK 2022, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.