Houari BOUMÉDIÈNE, literumita ankaŭ kiel Boumediene, Boumedienne ktp., , (arabe هواري بومدين ; elaraba latinigo: Hawārī Bū-Madyan; 23-a de aŭgusto 1932 – 27-a de decembro 1978) servis kiel Proparolanto de la Revolucia Konsilantaro de Alĝerio ekde la 19-a de junio 1965 ĝis la 12-a de decembro 1976 kaj de tiam kiel dua Prezidanto de Alĝerio ĝis sia morto la 27-an de decembro 1978.
Houari Boumédiène هواري بومدين | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prezidanto de Alĝerio | |||||
Persona informo | |||||
هواري بومدين | |||||
Naskonomo | محمد إبراهيم بو خروبة | ||||
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1932 en Guelma | ||||
Morto | 27-an de decembro 1978 (46-jaraĝa) en Alĝero | ||||
Mortis per | Waldenström macroglobulinemia vd | ||||
Tombo | Alĝero vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | araba • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Alĝerio vd | ||||
Alma mater | Al-Azhar-universitato vd | ||||
Partio | Naciliberiga Fronto vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • militisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1961, post voĉdonado por memregado, Alĝerianoj deklaris sendependecon kaj ankaŭ Francio anoncis tion. Boumédiène estris povegan militistan frakcion ene de la registaro, kaj iĝis militministro fare de la ŝtatestro de Alĝerio nome Ahmed Ben Bella, kies ascendon al povo li helpis kiel stabanestro. Li poste iĝis malkontenta kun la nefiksa regostilo kaj ideologia puritanismo de Ben Bella, kaj en Junio 1965, Boumédiène enpoviĝis per nesanga puĉo.
La landaj konstitucio kaj politikaj institucioj estis nuligitaj, kaj li regis pere de Revolucia Konsilantaro de siaj propraj ĉefe militistaj subtenantoj. Multaj el ili estis liaj kompanoj dum la militaj jaroj. Unu el ĉefaj membroj de tiu cirklo estis la longdaŭra ministro de Eksterlandaj Aferoj de Boumédiène nome Abdelaziz Bouteflika, kiu, ekde 1999, estos prezidento de Alĝerio.
Dekomence, li estis vidata kiel eble malforta estro, sen granda povo escepte ene de la armeo, kaj oni ne konas je kiu etendo li komandis la oficiraron. Li restis sendisputa estro de Alĝerio ĝis sia morto en 1978.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Houari Boumediene, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.